The Telegraph asertas ke Kubo povus ree iĝi granda turisma destino de krozadŝipoj se Usono forigus la punojn.

Eldonita de Maritza Gutiérrez González
2021-04-29 10:03:40

Pinterest
Telegram
Linkedin
WhatsApp

Krozadŝipo en Havano

Londono, apr 29 (RHK) Artikolo publikigita en la brita gazeto The Telegraph asertas ke “Kubo povus esti la venonta granda feria destino en krozadŝipoj” kaj avertas ke tiu ebleco estas damaĝita de la punoj trudataj de la usona registaro pro la sieĝo ekonomia, komerca kaj financa, kiu batas la insulon dum preskaŭ 60 jaroj.

La brita gazeto memorigas ke, de antaŭ kvin jaroj, la politiko de la tiama prezidento Barack Obama favoris vojaĝfluon gviditan de gigantoj de tiu industrio, kiel Royal Caribbean International, Norwegian Cruise Line, Carnival Cruise Line, kaj aliaj, kiuj altigis la nombron da turistoj alvenintaj per krozadŝipoj en 2018, ĝis  800 mil.

Tamen, la eniro al la Blanka Domo de la nuna eksprezidento Donald Trump,  akrigis la politikon kontraŭ la insulo per pli ol  240 regulaĵoj, inkluzive en la nuna tempo de la Kovim-19, spite al ĉeesto de nova administracio usona, kiu same agas kaj forprenas de siaj kompanioj la rajton eniri la havenojn de Kubo.

Sed la brita gazeto asertas ke, kiu ajn signo pri la ebleco reiri al ĝiaj havenoj, estus akceptita per malfermaj brakoj flanke de la krozadŝipaj linioj, kies ĉefaj estroj, kiel la prezidantoj de Norwegian Cruise Line, Ncl Holdings, Virgin Voyages kaj Carnival Corporation, esprimis sin entuziasmaj favorantoj de la restarigo de vojaĝoj al la Insulo.


fonto: The Telegraph
 



Komentarioj


Lasu komentarion
Ĉiuj kampoj bezonatas
Ne estos publikigita
captcha challenge
up