Elstarigis Díaz-Canel la efikecon de la kuba medicino fronte al la Covid-19

Eldonita de Maritza Gutiérrez González
2020-04-15 09:32:48

Pinterest
Telegram
Linkedin
WhatsApp
Miguel Díaz-Canel, prezidento de la Respubliko

Havano, apr 15 (RHK) Post unu tago sen forpasintoj kaŭze de la nova kronviruso, la kuba registaro, gvidita de la prezidento Miguel Díaz-Canel kaj la ĉefministro Manuel Marrero, taksis la efektivigon de la adoptitaj decidoj kiel parto de la agadplano por prevento kaj kontrolo fronte al la Covid-19.

Dum la ĉiutaga renkontiĝo, kiu nun okazas virtuale kun la membroj de la portempa laborgrupo, la ŝtatestro elstarigis ke jam 132 personoj suferantaj la malsanon estis savitaj de la kuba medicino.

Dum la kunsido oni prezentis la organiziĝon de la plej kompleksa etapo de la epidemio, kiu estas ellaborita integrale kaj donas sekurecon pri la maniero alfronti tiun etapon, li komentis.

Samtempe, li emfazis la streĉan rilaton de ĉio ĉi kun grupo de bezonaĵoj, kiujn oni devas potencigi; samkiel pri la trejnado kaj preparado de la personaro, ĉefe en la novaj lokoj malfermotaj por atenti pacientojn malsanajn. Li memorigis ke tiu ĉi renkontiĝo kontribuis al kriteria unueco, speciale el la perspektivo de la spertuloj.

La ministro pri publika sano, José Ángel Portal, informis pri la malfermo de tri novaj lokaj eventoj de transmsio, du en la orienta provinco Holguín (unu en la kvartalo 26 de julio, de la provinca ĉefurbo, kaj alia en Banes), kaj unu en Guantánamo (en la municipo Baracoa). Entute jam estas 20 tiaj eventoj tutlande.

La vicunua ministro kaj ministro de ekonomio kaj planado, Alejandro Gil, parolis pri kelkaj proponoj taksataj, rilataj al la bankaj servoj por elimini la homamasiĝojn  en tiuj institucioj.

Dum la kunsido oni detale analizis la agadojn por multobligi la servojn de virtualaj vendejoj kaj proksimigi la servojn al la kvartalo. Oni ankaŭ analizis detale la epidemian situacion en la speciala municipo Insulo de Junularo kaj la provinco Ciego de Ávila, la du teritorioj kun pli da infektitoj kongrue kun la nombro da enloĝantoj.



Komentarioj


Lasu komentarion
Ĉiuj kampoj bezonatas
Ne estos publikigita
captcha challenge
up