Kubo adoptas novajn internaciajn sankontrolajn regulaĵojn ekde la 5-a de januaro

Eldonita de Maritza Gutiérrez González
2021-12-31 09:19:23

Pinterest
Telegram
Linkedin
WhatsApp

Havano, dec 31 (RHK) Konsiderante la kreskon, kiu okazis en internaciaj vojaĝoj ekde la 15-a de novembro, kaj ankaŭ la altan potencon de disvastigo de ĉi tiu nova varianto de Kovim-19, kiu havas la kapablon duobligi la nombron de kazoj en nur du-tri tagojn, oni decidis modifi la internaciajn sankontrolajn rimedojn en nia lando kaj adopti aliajn ĝeneralajn, kiuj efektiviĝos ekde la venonta 5-a de januaro, hodiaŭ publikigis la ĵurnalo Granma.

En publikaĵo de la Ministerio de Publika Sano, José Angel Portal Miranda, ministro de la sektoro, klarigas, ke dum 13 sinsekvaj semajnoj Kubo konservis malpliiĝon de novaj pacientoj pozitivaj por Kovim, sed tiu realo havis sian turnpunkton ĉe la fino de la lasta semajno, en kiu la diagnozo de pacientoj pliiĝis je 34,8%, cifero kiu evidentiĝas en 163 pli da pacientoj ol en la antaŭaj sep tagoj.

En la tutmonda kunteksto, bedaŭrinde la tendenco estas al pliiĝo de infektoj, kaj la omikron-variaĵo, klasifikita de la Monda Organizo pri Sano kiel "variaĵo de zorgo", disvastiĝis al 110 landoj sur ĉiuj kontinentoj.

De la 29-a de novembro ĝis la 25-a de decembro, en la sinsekvo de PCR-provaĵoj farita de la Instituto de Tropika Medicino "Pedro Kourí", 72 personoj infektitaj de tiu varianto estis identigitaj en Kubo en 12 provincoj. Plej multaj estas importitaj kazoj, kvankam pacientoj kiuj rezultis el siaj kontaktoj jam estis diagnozitaj.

Por vojaĝantoj el Sudafriko, Lesoto, Bocvano, Zimbabvo, Mozambiko, Namibio, Malavio kaj Esvatinio daŭre estos deviga prezenti kompletan vakcinad-skemon ĉe la eniro, montri la negativan rezulton de RT-PCR, farita maksimume 72 horojn antaŭ la vojaĝo. Ĉe la eniro, specimeno estos prenita por fari RT-PCR al SARS-COV-2.

Tiuj personoj havos  devigan kvarantenon, dum ok tagoj, en hotelo destinita al tiu celo, la vojaĝanto mem kovros la kostojn de loĝado kaj transportado.

En la kazo de vojaĝantoj el la resto de la mondo, ĉu aŭ ne ili estas loĝantoj de Kubo, devos  prezenti kompletan vakcinad-skemon ĉe la eniro,  montri la negativan rezulton de RT-PCR, farita maksimume 72 horojn antaŭ la vojaĝo.

Krome estos aliaj regulaĵoj troveblaj en la portalo de la ministerio pri publika sano de Kubo.

Konsiderante la altan transdoneblecon de la omikron-variaĵo kaj ĝian ĉeeston jam en la lando, ne okazos amasaj agadoj, kiuj generas konglomeraĵojn de homoj. Malgrandformataj agadoj estos konservitaj konforme al la establitaj sanitaraj mezuroj.

 



Komentarioj


Lasu komentarion
Ĉiuj kampoj bezonatas
Ne estos publikigita
captcha challenge
up