Kubo alĝustigas la ekonomian planon de la jaro

Eldonita de Maritza Gutiérrez González
2020-05-04 11:39:30

Pinterest
Telegram
Linkedin
WhatsApp

Havano, maj 4 (RHK) Por organize respondi la efikojn de la pandemio Covid-19 en la ekonomia evoluo de Kubo je mallonga tempo, la ministra konsilantaro aprobis la alĝustigon de la ekonomia plano de 2020, kio ebligos konduki la landon pli objektive kaj krei la rekuperiĝ-kondiĉojn.

En kunsido  prezidita de la ŝtatestro Miguel Díaz-Canel    kaj gvidita de la ĉefministro Manuel Marrero, oni ankaŭ donis instrukciojn por ellabori la planon kaj buĝeton por la venonta jaro, kaj pritraktis aliajn temojn, kiuj havas sekvojn en la vivo de la lando.

La vicunua ministro kaj ministro de ekonomio, Alejandro Gil Fernández klarigis ke “tre gravas en tiiu ĉi procezo protekti la eksportaĵojn, prioritati la nacian produktadon de nutraĵoj, medikamentoj kaj higienaĵoj; intensig la ŝparregulaĵon ĉiuspecajn, ne nur la energetikajn; kaj ne haltigi la produktivan nek la komercan agadon de bazaj rimedoj.

Li elstarigis ke ne temas pri alĝustigo por “agordi la ekonomion al la nuna scenejo, sed por redukti kaj elimini elspezojn kaj venki la kompleksan kuntekston”.

Oni ne komencos novajn investojn kaj provizores haltigos tiujn en la komenca fazo. La prioritatoj estas por tiuj, kiuj finiĝas ĉi jare, kaj sekvos tiuj de postaj periodoj.

Aldone oni favoros la laboran relokiĝon kaj laboron je distanco; oni regulos la vendojn de nutraj kaj higienaj produktoj; kaj ne altiĝos prezoj.

La ministro emfazis ke ni laboras por havi la minimumajn damaĝojn ĉe la laboristoj kaj la loĝantaro ĝenerale, sed ja estos damaĝoj, ĉar ne eblas distribui riĉaĵojn ne kreitajn.

Ekonomio kun nula tursimo kaj fortiĝo de la usona blokado, ne povas kvazaŭ normale labori. Oni devas klarigi ĉion travideble por ke ĉiuj unuiĝu; alĝustiĝi al la realo kaj superi ĝin per laboro.

Temas pri garantio de la landa viglo, la nutrado de la loĝantaro, kaj ke la ekonomia sekvo okazu kun la plej malgranda socia kosto ebla; ke ni distribuu inter ĉiuj kubanoj tiun ĉi ŝarĝon kun la celo plu iri antaŭen”, li asertis.

La vicministro Gil Fernández asertis ke “ne povas estiĝi vakuo, kaj sen la tradicia maniero antaŭa, ni interkonsentis pri aro da instrukcioj flanke de la registaro por tuj komenci la ellaboron de la ekonomia plano kaj la ŝtata buĝeto de 2021.

Dum ampleksa kaj profunda interveno antaŭ la ministra konsilantaro, la prezidento Díaz-Canel esprimis ke en la nunaj kondiĉoj la Ŝtato devas alpreni la planadon kaj ĝi devas esti pli saĝa.

Taksante la sekvajn paŝojn de la insulo, la prezidento esprimis ke ni devas desegni, unue, la rekuperiĝan fazon: “Kiel ni malfermos la turismon, kiel ni malfermos la flugojn, el kiuj landoj, kun kiuj sektoroj; kiel ni malfermos la ekonomiajn kaj sociajn agadojn, kiome, per kiuj konceptoj”.

Li aldonis ke indas studi “kiujn spertojn travivitajn en tiuj ĉi monatoj fronte al la pandemio, demonstris ke devas resti por ĉiam… kiuj mankoj kaj vundeblecoj evidentiĝis ene de la batalo  kontraŭ la malsano.”

Li esprimis la bezonon pli rapide kaj decideme, organize, starigi aron da aferoj pendantaj pri la sociekonomia modelo aprobitaj en la gvidlinioj  kaj la sociekonomia plano ĝis 2030. Ne temas pri improvizado, sed enkonduki en la ekonomiaj skemoj kaj en la politikoj de evoluo, la novajn agantojn kaj praktikojn aprobitajn en la ŝtata agadplano.



Komentarioj


Lasu komentarion
Ĉiuj kampoj bezonatas
Ne estos publikigita
captcha challenge
up