Pro limigoj Kubo alĝustigas sian ekonomion sen damaĝi bazajn servojn

Eldonita de Maritza Gutierres González
2016-07-16 06:59:21

Pinterest
Telegram
Linkedin
WhatsApp

La registaro, entreprenoj, servaj institucioj kaj kubanoj ĝenerale laboros dum la venontaj monatoj kun limigoj pro manko de likvideco kaj malfacilaĵoj rilate al brulaĵoj, tamen estas fido ke la lando antaŭeniros meze de garantioj pri la vitalaj servoj.

Pro tio ke ne efektiviĝos kreditoj kaj reduktiĝos la provizo de petrolo ĉefe el Venezuelo, spite al la klopodoj de la registaro de tiu lando, Kubo alfrontos la duan semestron de la nuna jaro kun streĉiĝo en sia ekonomio.

Temas pri kojunktura situacio, laŭ klarigas la specialistoj, sed ĝi ankaŭ estiĝis pro la prezofalo de gravaj eksportaĵoj de la insulo, kiel la kazo de nikelo plus la malforta sukera rikolto, kaŭze de sekeco kaj posta pluveco ekstersezona.

Ne hazarde, la malneta interna produkto kreskis je 1 elcento en la unua semestro de la jaro, kio restas sub la nivelo je 2 antaŭdivita por la periodo.

Ĉiel, la malfacila etapo estos alfrontata kun registara programo celanta kontraŭbatali la limigojn, kio inkluzivas reduktiĝon de elspezoj, ne efektiviĝo de kelkaj kreditoj kaj alĝustigo en la uzado de energetikaj specoj.

Tio signifas redukti parton de la elektraj elspezoj en la entreprena sektoro, ne damaĝante la rezidentan sektoron kiu tamen konsumas 60 elcenton de tiu speca energio.

La funkciuloj de tiu sektoro klarigis ke la alĝustigo adoptiĝos en la restanta 40 elcento de la klientoj, sen redukti la industriojn de turismo kaj nikelo, kiuj estas la esencaj kolonoj de la ekonomio.

Tio estas, Kubo ne falos en periodon de senkontrolaj katastrofoj, kiel multaj volas kredigi eksterlande, kaj krome, laŭeble oni alcelas evoluigi la ekonomion, danke al programo desegnita por redukti elspezojn, dediĉi la valutojn al kernaj demandoj kaj eviti troajn enŝuldiĝojn.

Krome, oni ne preteratentos la investojn ligitajn al kernaj sektoroj kiel turismo, energio, agrikulturo, batalo kontraŭ sekeco kaj la speciala evoluzono de Mariel, komerca pordo de la lando.

 



Komentarioj


Lasu komentarion
Ĉiuj kampoj bezonatas
Ne estos publikigita
captcha challenge
up