Kubo prezentas Planon pri Nutraĵa Suvereneco

Eldonita de Maritza Gutiérrez González
2022-02-19 08:23:40

Pinterest
Telegram
Linkedin
WhatsApp

Havano, feb 19 (RHK) Konstrui kaj disvolvi suverenajn kaj daŭrigeblajn lokajn nutraĵsistemojn estas politika, ekonomia kaj socia prioritato de nia lando, kiu akiris impulson kaj ankaŭ trovas subtenon en la Nacia Plano por Nutraĵa Suvereneco, prezentita hieraŭ en la ĉefurbo.

En kunveno prezidita de la membro de la Politika Buroo kaj prezidanto de la Nacia Asembleo de Popola Povo, Esteban Lazo Hernández, krom la ministroj de diversaj sektoroj integriĝintaj en la strategion, Ydael Pérez Brito, ministro de Agrikulturo, rememoris, antaŭ de la reprezentanto de la Organizo de Unuiĝintaj Nacioj por Nutrado kaj Agrikulturo en Kubo, Marcelo Resende, kaj Frei Betto, konsilisto de ĉi tiu programo de la FAO, ke la difino de nutraĵa suvereneco konceptita respondas al la sociekonomikaj kaj politikaj kondiĉoj de la lando.

Li aldonis, ke ĉiuj produktadoj havos kiel principojn kvaliton kaj sekurecon kaj la redukton de nutraĵoj kaj malŝparo.

Pérez Brito atentigis, ke nutra suvereneco kaj nutra edukado en nia lando implicas la projekcion de evoluiga plano, kiu kapablas mobilizi siajn proprajn rimedojn, konsiderante la efikojn, kiujn portas  la severa usona ekonomia blokado kontraŭ la Insulo, la pandemio kaj la ekonomia krizo  en la nuna kunteksto.

Li konsideris, ke estus oportune starigi kunlaborajn interkonsentojn, registarajn kreditojn kaj komercajn ŝancojn kun kompanioj, kiuj volas investi en Kubo, kiuj favoras mildigon de klimata ŝanĝiĝo, malgrand-skalan nutraĵproduktadon.

Frei Betto memorigis la gravecon de la integriĝo de ĉiuj sektoroj implikitaj en la efektivigo de la plano, same kiel la kunlaboron de diplomatoj kaj iliaj landoj, laŭ teknologioj, agroekologiaj teknikoj kaj agroindustrio, ktp.

Li diris, ke en  Kubo ne estas malsato, sed ekzistas risko de manĝa malsekureco, kio montras kiom esenca estas efika efektivigo de la plano.

 



Komentarioj


Lasu komentarion
Ĉiuj kampoj bezonatas
Ne estos publikigita
captcha challenge
up