Alvokis la kuba prezidento prizorgi la kvaliton de la medicinaj servoj.

Eldonita de Maritza Gutiérrez González
2018-09-05 08:06:06

Pinterest
Telegram
Linkedin
WhatsApp
Díaz-Canel alvokas prizorgi la kvaliton de la medicinaj servoj

Havano, 5 sep (RHK) Eblas ke foje ne sufiĉas la financaj rimedoj por entrepreni kelkajn agojn, sed ne povas manki al ni la kulturo pri detaloj en la servo donata de niaj prisanaj institucioj kaj zorgi ke ne okazu sennecesa eluziĝo de la ekipaĵoj kaj instalaĵoj, asertis la prezidento Miguel Díaz-Canel.

Siaflanke, José Ángel Portal, ministro pri publika sano, informis pri la laboro evoluigita por plibonigi la atenton en konsultoj, poliklinikoj, hospitaloj kaj institutoj, dum samtempe solidiĝis scienca progreso, kio ankaŭ estas garantio pri evoluo.

La kuba prezidento insistis pri la speciala interesiĝo rilate al bona traktado de la personaro laboranta en la diversaj institucioj pri sano, en kiu ajn servo. Tiu ĉi estas sektoro kie ekzitas multe da sindevigo, sperto kaj kulturo, li agnoskis.



Komentarioj


Lasu komentarion
Ĉiuj kampoj bezonatas
Ne estos publikigita
captcha challenge
up