Rekomenciĝas la lerneja kurso en Kubo.

Eldonita de Maritza Gutiérrez González
2020-08-31 09:03:06

Pinterest
Telegram
Linkedin
WhatsApp

Havano, aŭg 31 (RHK) La kuba prezidento kaj la ĉefministro, Miguel díaz-Canel kaj Manuel Marrero respektive, kontrolis la preparlaborjn por rekomenciĝo de la lerneja kurso en plejparto de la lando.

La prezidento emfazis ke oni ne povas doni okazon al kontaĝo en la lernejoj, kaj precizigis ke ĉie kie ekzistu malfortiĝo de higien-sanitaraj reguloj oni fermos la lernejon tuj.

 

Dum kunsido gvidita de la ĉeministro Marrero, kun partopreno de la gubierniestroj de la tuta lando kaj la intendanto de la speciala distrikto Insulo de Junularo, per videokonferenco, la prezidento taksis tiun ĉi procezon defia, sed bone plenumebla per organiziĝo kaj efektivigante la aprobitajn decidojn aldone al la spertoj akumulitaj dum tiuj ĉi monaton de frontado al la epidemio.  

Meze de tiu ĉi malfacila situacio, la prezidento parolis pri la infanĝardenoj, kiuj tuttempe restis malfermitaj dum tiu ĉi monatoj, kaj neniam estiĝis kontaĝo.

Krome, li precizigis, ni havas multajn teritoriojn kun kelkaj monatoj se malsaniĝintoj de Covid-19 kaj alia maniero protekti nian infanaron estas ke ili povu plu kleriĝi. Se ni tion bone faras, asertis Díaz-Canel, ni povas avanci en la lerneja kurso ekde la venonta 1-a de septembro.

La prezidento demandis pri la laborfilozofio por labori kiel eble plej sekure, al kio la ministrino pri edukado, Ena Elsa Velázquez sciigis ke oni difinis  aron da reguloj, kiuj inklluzivas enketadon; la instaladon de porpiedaj purigejoj ĉe la enirejoj; la purigadon de manoj kaj surfacoj; la malpermeso al laboristoj kaj gelernantoj eniri kiam havas spirsimptojn, samkiel malpermeso al eksteruloj eniri la lernejojn; kaj deviga uzo de protektaj maskoj en ĉiuj lernejoj.

 La ministrino klarigis ke la lernantoj de mezaj, antaŭuniversitataj kaj politeknikaj lernejoj ne devos ĉeesti ĉiujn tagojn de la semajnoj, kaj tiel la spacoj povos esti uzataj de bazaj lernejoj proksimaj, laŭ la spaco-bezonoj por  labori kun pli da spaco en la klaŝĉambroj. En ĉiuj lernejoj oni faris reorganiziĝojn por eviti amasiĝon da gelernantoj.

Fronte al maltrankviloj estiĝantaj pro tiu ĉi temo, la ministroj pri edukado, supera edukado kaj publika sano plu donos detalojn en venontaj horoj al la gazetaro.

 



Komentarioj


Lasu komentarion
Ĉiuj kampoj bezonatas
Ne estos publikigita
captcha challenge
up