Komenciĝas netipa lerneja kurso en Kubo

Eldonita de Maritza Gutiérrez González
2020-09-01 10:51:08

Pinterest
Telegram
Linkedin
WhatsApp

 

Havano, sep 1 (RHK) Hodiaŭ rekomenciĝas la lernojaro 2019-2020. Post kvin monata atendo, la plimulto de la teritorioj de la lando povas daŭrigi la lernojaron sen malatenti la bezonatajn regulaĵojn higienajn, trudatajn de la minaco de Covid-19.

La nova etapo, samkiel ĝis nun, havos la kontribuon de la organizoj studentaj kaj la junkomunistoj en la batalo agi discipline kaj respondece.

En la ĝenerala klerigado, la unuaj semajnoj taŭgos por renkontiĝi kun la gelernantoj kaj la bezonata revuado de la enhavoj. Poste oni starigos la pritaksojn, ĉefe per integralaj seminarioj kaj  praktikaj laboroj. Tiuj, kiuj suspendas aŭ volas ripeti la ekzamenojn por pli bonaj rezultoj, ankaŭ povos tion fari.

Laŭ klarigis la kuba ministrino pri eksteraj rilatoj, Ena Elsa Velázque Cobiella, kiam interrompiĝis la lernojaro jam estis plenumita 70% de la docentaj agoj, kaj tio signifas ke, sen preteratenti la esencan, eblas konkludi la pendantajn enhavojn.

Ŝi elstarigis ke la procezoj por stud-daŭrigo  de  finintoj de la diversaj kursoj, enir-ekzamenoj al supera edukado kaj diplomiĝoj okazos en ordo kaj sen perforti ion ajn en la tradiciaj paŝoj tiucelaj.

Tiuj, kiuj ne povas rekomenci pro la epidemiologia situacio de siaj teritorioj, havos la eblecon ricevi televidajn lecionojn, kiuj komenciĝas hodiaŭ, per informa revuo kun la celo scii pri la televidaj agoj okazontaj en tiu ĉi etapo.

La universitatoj ankaŭ malfermos siajn pordojn por fini la kurson. Jam 75% de tiuj, kiuj estis en la fina jaro,  sukcesis fari siajn finlaborojn kaj nur 3 500 de la regula kurso taga estas pendantaj, kiuj devos fini en la venontaj semajnoj.

Same kiel en la ĝenerala klerigado, ekzistas universitatoj kiuj ne povos rekomenci la kurson pro la situacio de alta epidemiologia risko.

En ĉiuj lernejoj kaj universitatoj oni alvokis strikte  protekti  la gestudentojn, por kio ĉiuj devos kunlabori por antaŭenigi la kalendaron planitan, kiu donos kontinuecon al la unua lernokurso interrompita en la insulo en pli ol 60 jaroj kaj ebligos sukcese komenci la novan lernojaron.

 



Komentarioj


Lasu komentarion
Ĉiuj kampoj bezonatas
Ne estos publikigita
captcha challenge
up