Frank Fernández koncertos omaĝe al Fidel Castro

Eldonita de Maritza Gutiérrez González
2018-11-14 13:04:52

Pinterest
Telegram
Linkedin
WhatsApp
Pianludisto Frank Fernández

La rekonata pianisto kaj komponisto kuba Frank Fernández konfirmis ke li koncertos omaĝe al la historia gvidanto de la kuba revolucio, Fidel Castro, okaze de la dua jaro de ties forpaso, kiu datrevenos la venontan 25-an de novembro.

En deklaroj faritaj al la informagentejo Prensa Latina, Fernández precizigis ke li koncertos posttagmeze la 21-an en la memorialo José Martí en la Placo de la Revolucio.

Kiel parto de la programo li informis ke interpretos verkojn de la aŭstra komponisto Franz Schubert,  la pola Fryderyk Chopin, la kubano Ernesto Lecuona kaj aliaj verkoj el sia propra kreaĵo.

Inter siaj kreaĵoj estas Odo al la patrolando, komponita laŭ inspiro en Fidel Castro, kies premiero estis farita la 1-an de januaro de 1999 okaze de la 40-a datreveno de la revolucia venko.



Komentarioj


Lasu komentarion
Ĉiuj kampoj bezonatas
Ne estos publikigita
captcha challenge
up