Kubo raportas 38 novajn kazojn de Covid-19 kaj du forpasintojn

Eldonita de Maritza Gutiérrez González
2020-10-19 12:56:27

Pinterest
Telegram
Linkedin
WhatsApp

Havano,  okt 19 (RHK) La  ministerio de publika sano de Kubo, informis  ke,  je la fermo de tiu ĉi dimanĉo, oni konfirmis  38  novajn kazojn pozitivajn  kaj du  forpasintojn de Covid-19. La totalo akumulita de malsaniĝintoj estas je   6 258.

Estas enhospitaligitaj por epidemiologia kontrolo 2 mil 639 pacientoj, el ili: suspektemaj 462, observataj 1 828.
En tiu ĉi tago oni analizis 6 mil 508   samplojn kaj la lando jam akumulas 749 924  studitajn samplojn. Totalo de aktivaj kazoj pozitivaj estas 349 pacientoj. El ili 341 klinike stabilaj.
 
El la totalo 32 estas kontaktoj de antaŭaj pozitivoj,  dum unu  estas importita por   totalo de  467 personoj  kontaĝitaj  eksterlande. El la totalo konfirmita ĝis nun 61 % estis sen simptomaj. El la totalo de 37 aŭtoktonaj kazoj hodiaŭaj  4  estas de Havano, 10 de Pinar del Rio, 7 de Ciego de Ávila kaj   17 de S. Spiritus. 

La nombro da forpasintoj entute estas je 127  kun indikilo de morteco je 2,02% sub la nivelo de la amerika regiono. Kubo restas je la pozicio 21 rilate la mortec-indikilon en la regiono kaj en la pozicio 117 en la mondo. Restas la nombro de  du eksterlandanoj evakuitaj al siaj respektivaj landoj kaj 5780  jam rekuperiĝintaj (12  pliaj hieraŭ). Tri pacientoj estas en kriza stato kaj 5 en grava stato. 

Tiamaniere, la indikilo de kontaĝitoj en Kubo por ĉiu 100 mil enloĝantoj estas sub la nombro de 4 personoj, kio montras sufiĉe bonan evoluon de la pandemio, kaj danke al tio, la lando travivas novan normalecon ekde la 12-a de oktobro, escepte de Ciego de Ávila kaj Sancti Spiritus, kiuj restas en la fazo de aŭtoktona limigita transmisio, kaj Havano kiu estas en  fazo 3 de rekuperiĝo.

Ĝis sama dato la mondo akumulas iom pli ol   39 milionojn da kontaĝitoj pro tiu ĉi malsano kun indikilo de morteco je  2,79 % dum la amerika regiono havas ĉirkaŭ  49% el ĉiuj kazoj en la mondo. La nombro da konfirmitoj estas pli ol 18 milionoj. La nombro da forpasintoj  en la regiono montras indikilon de  morteco je  3,24%.
 



Komentarioj


Lasu komentarion
Ĉiuj kampoj bezonatas
Ne estos publikigita
captcha challenge
up