Akcelas Kubo rekuper-planon por la provincoj severe damaĝitaj de la tropika ŝtormo Eta

Eldonita de Maritza Gutiérrez González
2020-11-13 11:42:52

Pinterest
Telegram
Linkedin
WhatsApp

Miguel Díaz-Canel, kuba prezidento en la centra provinco Villa Clara

Havano, nov 13 (RHK) Kubo avancas en la restarigo de elektraj kaj vojaj retoj, atento al familioj viktimaj de la inundoj kaj akcelas la agrikulturajn laborojn kiel parto de la rekupero depost trapaso de la tropika ŝtormo.

Antaŭe, la nacia stabo de la civila defendo dekretis ke la provincoj Pinar del Rio, okcidente, kaj la centraj Villa Clara, Cienfuegos kaj Sancti Spiritus, forte damaĝitaj de la pluvoj, transiru al rekupero-fazo.

Kongrue kun tiu decido, la kuba prezidento Miguel Díaz-Canel kaj aliaj registaraj gvidantoj, vizitis la regionojn damaĝitajn de Eta por pritaksi surloke la ĉefajn damaĝojn kaj la koncernajn decidojn por restarigi ĉiun teritorion.

En la centra provinco Villa Clara, la prezidento informiĝis pri starigo de 94 centroj por evakuado kaj protekto de 25 mil personoj, plejparte en familidomoj.

Li taksis la damaĝojn severaj kaj alvokis al tuja rekuperiĝo kun ĉies partopreno; poste vizitis la centrosudan provincon Cienfuegos, kie la pluvoj ebligis akumuli ĝis 97,2% de la diglagokapacitoj.

Cetere, la kuba vicprezidento Salvador Valdés, vojaĝis al la orientaj provincoj Santiago de Kubo kaj Granma por interŝanĝi kun produktistoj de agrobrutaj centroj. 

La ĉefministro Manuel Marrero vizitis la centrajn provincojn Ciego de Ávila kaj Sancti Spiritus, kie li renkontiĝis kun membroj de la komunumoj Guayacanes kaj certigis ke “iom post iom ni helpos kaj rekuperiĝos”.

La damaĝoj de la fenomeno estas koncentritaj en la agrikulturo, vojoj, loĝejoj kaj provizoj de akvo kaj elektro.
 



Komentarioj


Lasu komentarion
Ĉiuj kampoj bezonatas
Ne estos publikigita
captcha challenge
up