Kubo defendos sian suverenecon fronte al la agresoj

Eldonita de Maritza Gutiérrez González
2020-12-01 12:48:38

Pinterest
Telegram
Linkedin
WhatsApp

Havano, dec 1 (RHK) La ĝenerala direktoro por Usono de la ministerio de eksteraj rilatoj de Kubo, Carlos Fernández de Cossío, asertis ĉe la nacia televido, ke Kubo defendos sian suverenecon fronte al la kreskanta agresemo usona.
 
Kubo ne toleros enmiksiĝon en siaj internaj aferoj kaj defendos ĉiam sian rajton je memdetermino, asertis la diplomato dum televida elsendo por denunci la partoprenon de la ambasado de tiu norda potenco en malstabiligaj agoj en Havano.

Fernández de Cossío ampleksigis informojn pri la rekta enmiksigo de la negoca ataŝeo de Usono en Havano, Timothy Zúñiga-Brown, subtene al la ĉefroluloj de supozata malsat-striko en  urba kvartalo.

Per tiu ago ampleksigita tra la sociaj retejoj, la membroj de la nomata Movado San Isidro klopodis perforte liberigi homon punigitan pro malrespekto al la aŭtoritatoj.

Fernández de Cossío detaligis kiel la usona diplomato estis vokita pasintsabate al la ministerio de eksteraj rilatoj por memorigi al li la kondut-regulojn starigitajn de la Konvencio de Vieno, kaj certigi al li ke Kubo ne toleros enmiksiĝojn en siaj internaj aferoj.

Laŭ oficiala komuniko, la kuba ministerio petis al la usona diplomato transdoni tiun sciigon al la usona ŝtata departemento.

La kuba funkciulo klarigis, ke Kubo ne akceptas tian konduton kaj ne toleros ke li nek lia ambasado agu malrespekte al la leĝoj kaj normoj perfortante siajn devojn kiel diplomato.

Ankaŭ klarigis ke la kuba registaro “plene konas la enmiksiĝon de Usono en la financado, gvido kaj instigo al grupo kaj individuoj por defii la registaran aŭtoritaton de la insulo jen pace jen perforte”.

Li denuncis la konstantan klopodon envolvi en siaj celoj la plej reprezentajn sektorojn de arto, kulturo kaj intelektularo kaj uzi la sociajn retejojn por distrumpeti falsajn informojn, instigi malamon kaj voki al kontraŭleĝa agado.


Fonto: PL
 



Komentarioj


Lasu komentarion
Ĉiuj kampoj bezonatas
Ne estos publikigita
captcha challenge
up