MOS cedas fronte al Usono kaj eksploros sian respondon fronte al la kronviruso

Eldonita de Maritza Gutiérrez González
2020-07-09 09:42:33

Pinterest
Telegram
Linkedin
WhatsApp

Svislando, jul 9 (RHK) La Monda Organizo pri Sano (MOS) anoncis la kreon de sendependa komisiono, kiu esploros la respondon de la institucio fronte al la apero de la kronviruso, samkiel la respektivajn respondojn de la registaroj.

Tiamaniere, la internacia organizo sin preparas por plenumi la postulojn de la usona Senato esplori la respondon de MOS fronte al la kronviruso.

La eksa ĉefministrino de Nov-Zelando, Helen Clark, kaj la eksprezidantino de Liberio, Ellen Johnson Sirleaf, jam akceptis gvidi la sendependan komisionon kaj nomumi la ceterajn membrojn, klarigis la ĝenerala direktoro de MOS, Tedros Ghebreyesys, dum videokonferenco kun la reprezentantoj de la 194 membroj de la organizo.

Tedros esprimis ke “tiu ĉi estas momento por memcerbumo”, laŭ raportis la informagentejo Reuters.

Li ankaŭ memorigis ke la pasintan majon okazis unuanima alvoko de la membrolandoj de MOS por memtaksado pri la tutgloba respondo antaŭ la krizo de la kronviruso.(fonto: RT)



Komentarioj


Lasu komentarion
Ĉiuj kampoj bezonatas
Ne estos publikigita
captcha challenge
up