Havana guberniestro vokas al popola kontrolo dum la monordigo

Eldonita de Maritza Gutiérrez González
2021-01-06 10:42:05

Pinterest
Telegram
Linkedin
WhatsApp

García Zapata, guberniestro de Havano   . Foto: PL

Havano, jan 6 (RHK) La guberniestro de la kuba ĉefurbo, Reinaldo García Zapata, partoprenis televidan programon, kie li vokis al plenumo de la mona reordigo sen skemoj, kaj emfazis ke oni ĉiam devas prikonsideri la homan komponenton regantan ĉiujn scenejojn de ekonomia transformo.

Li informis ke ĉiutage la provinca konsilantaro de Havano analizas ĉion koncernan al la starigo de la mona ordigo kaj ĝi atentas la opiniojn de la civitanaro.

Korekti prezojn en diversaj amuz-centroj estis farita kun la sekva postulo al ĉiuj respondeculoj transdoni oportunan respondon al la loĝantaro.

La guberniestro memorigis la gravecon ke la civitanaro denuncu la perfortojn de la normoj. Li memorigis ke ja gravas plenumi tiun taskon por altigi la vivkvaliton de la loĝantaro, kaj  altigo de prezoj devas kongrui kun la kvalito de produktoj kaj servoj.

Oni devas kontentigi la bezonojn de la loĝantaro kaj ne damaĝi la efikecon de la entreprena sektoro, tial, estas necese eltrovi la perfektan ekvilibron kaj por tio oni daŭre revizias la indikilojn de pograndaj prezoj fiksitaj de kelkaj entreprenoj, kaj se estas necese peti senkulpigon al la popolo, tion oni faros.

Tiucele oni difinis centrajn prezojn por la sistemo de stokado (produktoj agrikulturaj, esence) kaj por la pomalgranda sistemo, ĉio por eviti ĉagrenon al la popolo, aŭskulti kaj esti konsekvencaj kun la respondeco donita, precizigis García Zapata.

La respondeco de la administrantoj de ĉiu institucio estas esenca faktoro kaj kontraŭ la perfortantoj de la normoj oni aplikos la koncernajn regulojn, sed ankaŭ gravas la seriozeco en la municipaj direkcioj kaj la postulo kaj kontrolo popola.

Same, li asertis, la administra konsilantaro de la provinco daŭre sekvos la ĉiutagajn okazaĵojn pri tiu ĉi monordigo, kune la la evoluo de la Covid-19, kiu plu estas grava batalfronto por la havananoj, cele transformi la jaron 2021 en jaron de venkoj.


Fonto: ACN
 



Komentarioj


Lasu komentarion
Ĉiuj kampoj bezonatas
Ne estos publikigita
captcha challenge
up