Subskribo de interkonsentoj kun guberniestro de Nov-Jorko.

Eldonita de Maritza Gutierres González
2015-04-22 08:21:22

Pinterest
Telegram
Linkedin
WhatsApp

Dum la vizito de la nov-jorka  delegitaro de entreprenistoj kaj politikistoj, gvidita de la ŝtata guberniestro Andrew Cuomo, estis subskribitaj du konkretaj interkonsentoj en la sfero de sano kaj oni malfermis novajn kunlaborajn  eblecojn.

Interkonsentoj por komercado de la terapeŭtika vakcino kuba kontraŭ pulma kancero en Usono kaj por enkonduko de sofvaro en la kuba medicina industrio, estis la rezulto de la unua vizito gvidita de usona guberniestro ekde la anoncoj de la 17-a de decembro de 2014.

Antaŭ sia foriro al Usono ĉi-marde, la direktorino  de la instituto Roswell Parko kontraŭ kancero , Candance Johnson, anoncis en gazetara konferenco la interkonsenton subskribitan kun la kuba centro pri molekula imunologio.

Johnson esprimis sian emocion povi kunporti al Usono la vakcinon kaj ektrakti pacientojn, kaj tiucele ili tuj komencos la klinikaj elprovojn, “Tio ĉi ne estintus ebla sen tiu ĉi misio komerca, kiu faciligis la subskribon de la interkonsento vidalvide.

Alia rezulto de la vizito estis interkonsento inter la entrepreno de alta teknologio Infor kaj kuba entrepreno por  administri sofvaron specialigitan en la sfero de sano.

La konsilanto-delegito de la kompanio, Charles Phillips, sciigis ke li trovis kuban partneron interesiĝintan en la komercado kaj baldaŭ komenciĝos interŝanĝoj kun universitato de la insulo por kapabligi studentojn kiuj povus iĝi “gvidantoj en la mastrumado de tiuj teknologioj.”

Li esprimis “sian surprizon kaj impreson pro la nivelo kaj spertizo ekzistanta en Kubo en la sfero de la teknologio pri sano”, aldonis Phillips.



Komentarioj


Lasu komentarion
Ĉiuj kampoj bezonatas
Ne estos publikigita
captcha challenge
up