Prezidento de Kubo vokas rigore agi kontraŭ deliktoj

Eldonita de Maritza Gutiérrez González
2023-07-21 10:33:19

Pinterest
Telegram
Linkedin
WhatsApp

Foto: Cubadebate

Havano,  jul 21 (RHK) La prezidento de Kubo, Miguel Díaz-Canel, alvokis ĉi-ĵaŭdon rigore agi kontraŭ deliktoj kaj kontraŭleĝecoj, indikante, ke ĉi tiuj plagoj minacas la socian justecon kaj la civitanan sekurecon, samtempe profundigante la malegalecojn.

Parolante en la Unua Ordinara Periodo de Sesioj de la Nacia Asembleo de Popolpovo (Parlamento) en ĝia X-a Leĝdona periodo, la prezidento esprimis, ke tiu klopodo devas kunordigi  instituciojn, amasorganizojn, civilan socion  kun la grava partopreno de la Revoluciaj Armitaj Fortoj kaj la Ministerio de Interno.

La Ŝtatestro instigis alfronti spekulacion, perforton, korupton, maldiligentecon, vulgarecon kaj maldececon, inter aliaj malbonoj, kaj labori pri la kaŭzoj, kiuj provokas ĉi tiujn kaj aliajn problemojn.

Ni ne povas permesi al tiuj, kiuj ne laboras, ne kontribuas kaj moviĝas en kontraŭleĝa medio, enspezi pli ol tiuj, kiuj honeste laboras kaj ĉefrolas en la historio de ĉiutaga heroeco de la kuba popolo, substrekis Díaz-Canel, kaj emfazis la gravecon de instigi  puran kaj respondecan konduton de institucioj  kaj de la kuba familio ĝenerale.

La Ŝtato kaj la Registaro ne povas ignori kontraŭleĝajn agadojn, socian maldisciplinon, manifestiĝojn de korupto, la deliktojn  de paralela subtera kaj malpura ekonomio, ni esprimis malakcepton, ni havas konsenton pri tio, li atentigis.

La interveno de la prezidento de la kariba lando okazis en la kunteksto de la debato farita de la deputitoj pri la rezultoj de la efektivigo de ĝeneralaj direktivoj por alfronti deliktojn, kontraŭleĝecojn kaj socian maldisciplinon.

Dum tiu diskuto, diversaj deputitoj prezentis kriteriojn kaj proponojn pri kiel pli efikigi la batalon kontraŭ tiuj malbonoj kaj petis vidi ilin kiel multsekcian kaj plurfaktoran aferon, en kiu la plej diversaj agantoj devas esti implikitaj.

La prezidento konsideris, ke la aliroj faritaj ĉirkaŭ ĉi tiu afero konsistigas sinceran debaton, kiu spegulas komprenon de la realo de la lando, kaj la volon plibonigi la socion por atingi prosperon kaj la plej eblan socian justecon.


Fonto: PL

 



Komentarioj


Lasu komentarion
Ĉiuj kampoj bezonatas
Ne estos publikigita
captcha challenge
up