Lenin Moreno: ĉiuj laboristoj devas havi socian asekuron.

Eldonita de Maritza Gutierres González
2017-03-07 06:26:33

Pinterest
Telegram
Linkedin
WhatsApp

Starigi la universaligon de la socia asekuro por ĉiuj sektoroj de Ekvadoro, estas unu el la proponoj kernaj de la prezidenta kandidato flanke de la reganta movado Alianza Pais (AP), Lenin Moreno.

Ne plu eblas atendi, li aldonis,  multaj homoj ja vivadis kaj mortis sen socia asekuro (…) ĉiuj laboristoj devas havi socian asekuron kaj la registaro devas ankaŭ kontribui al tio, li emfazis.

La venontan 2-an de aprilo Moreno iros al dua rondo elekta kune kun la kandidato aspiranta de la dekstrula alianco Creo-Suma, Guillermo Lasso.

La eksa vicprezidento ekvadora ankaŭ proponis krei leĝon kiu garantios la rajtojn de la aŭtonomaj laboristoj kaj starigi Bankon de la Popolo, kiu donos kreditojn por entreprenemo kun malaltaj interesoj.

 



Komentarioj


Lasu komentarion
Ĉiuj kampoj bezonatas
Ne estos publikigita
captcha challenge
up