Díaz-Canel gratulas la sciencistojn de IFV pro efikeco de la vakcina kandidato Soberana

Eldonita de Maritza Gutiérrez González
2021-07-09 11:41:20

Pinterest
Telegram
Linkedin
WhatsApp

Bencomo klarigas rezultojn de la vakcina kandidato Soberana 02  kaj Soberana Plus kombine 

Havano, jul 9 (RHK) La kombino de du dozoj de la vakcina kandidato Soberana 02 kaj unu de Soberana Plus en la skemo de 0-28-56 tagoj havas efikecon de 91,2%, informis la dro. C. Vicente Vérez Bencomo, direktoro de la Instituto Finlay de Vakcinoj (IFV).

La raporton faris la doktoro en kunsido de la portempa laborgrupo de la registaro por prevento kaj kontrolo de la Kovim-19, kiun ĉeestis ankaŭ la ĉefministro Manuel Marrero.

La unua sekretario de la komunista partio kaj prezidento de Kubo, Miguel Díaz-Canel gratulis la teamon de la IFV kaj aliajn instituciojn partoprenintajn en la kreado de Soberana, “rezulto, kiu evidentigas kun kia forto laboris niaj sciencistoj”, li aldonis.

Vérez Bencomo memorigis ke la anonco de la efikeco de la skemo Soberana 02 kun Soberana Plus okazas ekzakte 415 tagoj  (aŭ 59 semajnoj) post la kunsido de la prezidento en la Centro de Neŭrosciencoj de Kubo kun grupo de sciencistoj kaj sciencistinoj petante labori por krei kuban vakcinon kontraŭ la viruso Sars-Cov-2.

Pri tiu kunveno, semajnojn pli frue, en la Centro de Genetika Inĝenierado kaj Bioteknologio (CIGB), kiam oni anoncis la efikecon de 92,28% de la vakcina kandidato Abdala, la prezidento mem malkaŝis ke li faris tian peton konvinkite ke la kubaj sciencistoj povus ĝin atingi.

Vérez Bencomo klarigis ke la efikeco de 91,2% de la skemo Soberana rilatas al ĝia kapablo preventi la simptoman malsanon inter la imunizitoj.

Li atentigis ke la rezulto estis validigita en la fazo 3 de la klinika provo farita en ok municipoj de Havano, precize kiam cirkuladis en la urbo la stamo detektita origine en Sudafriko (Beta), “konsiderata kiel ´la besto´ rilate kapablon eviti la vakcinojn kontraŭ Soars-cov-2”.

La trajtoj de la stamo Beta, tamen, ne estas samaj al tiu de la stamo Delta, kiu estas tre kontaĝa, sed pli sentebla fronte al la vakcinoj.

Kiel asertis dro. Bencomo en antaŭa kunsido kun la gvidantoj de la insulo, la sciencistoj de IFV ankoraŭ estas meze de la vojo; “ankoraŭ multo farendas, kaj ni ne ripozos ĝis la tuta loĝantaro estu imunizita per la kubaj vakcinoj”, li emfazis.


Fonto: ACN
 



Komentarioj


Lasu komentarion
Ĉiuj kampoj bezonatas
Ne estos publikigita
captcha challenge
up