Kubo festas la internacian Virinan Tagon kun defioj kaj sukcesoj

Eldonita de Maritza Gutiérrez González
2021-03-08 09:27:36

Pinterest
Telegram
Linkedin
WhatsApp

Havano, mar 8 (RHK) Kubo festas hodiaŭ la Internacian Virinan Tagon kun evidentaj sukcesoj kaj konscia pri la defioj ankoraŭ venkendaj fronte la la genra egaleco.

La ĝenerala sekretario de la Federacio de Kubaj Virinoj (FMC), Teresa Amarelle, elstarigis la sindevigon de la registaro al tiu celo, kiu kondukis la publikaj politikonj por favori la integralan evoluon de la virinoj kaj garantii la plenan efektiviĝon de ŝiaj rajtoj.

Kiel pruvo de la antaŭita paŝoj estas ke 53,22% de la deputitoj en la kuba parlamento kaj 49% de la laboristoj de la ŝtata sektoro estas virinoj, laŭ informoj de la Nacia Oficejo de Statistiko kaj Informoj (ONEI).

Estas vaste rekonata en la insulo, la ĉefa rolo plenumita de la virinoj dum la frontado al la pandemio de Kovim-19, kie ili estas en la unua batalfronto, tio estas, 69,6% de laboristoj de tiu sanareo estas virinoj.

Ili ankaŭ estas nepraj en la esplorlaboroj pri novaj medikamentoj kaj kurac-proceduroj, kaj iliaj spuroj estas en la atingo de kvin vakcinaj kandidatoj, kiuj trapasas la diversajn fazojn de klinikaj provoj.

Virinoj estas 53,5% de la sistemo de la sciencoj, novigado kaj teknologio ĝenerale, kaj 48%de la kubaj sciencistoj, elstarigis la ministro pri eksteraj rilatoj Bruno Rodríguez.

Ili esltaras en la laboro de la internaciista brigado kuracista Henry Reeve, kiu donas sian solidaran servon en aliaj landoj kontraŭ la Kovim-19, samkiel la kreskanta aniĝo en agrikulturaj laboroj.
Tamen, multon ni devas ankoraŭ fari, agnoskis la ĝenerala sekretario de la virina organizo antaŭ la gazearo, kaj tial la insulo aprobis en novembro de 2020 la Nacian Programon por Antaŭenigo de la Virinoj (PNAM).

Tiu ĉi registara Tagordo estas formita de 44 decidoj, kaj ebligos atenti la ekzistantajn brecojn en la serĉado de genra egaleco, surbaze de impulso al edukado fokusita al tiuj celoj, al la familioj kaj komunumoj, samkiel al la publikaj funkciuloj.

La kuba Tagordo inkluzivas  aspektojn rilatajn al publikaj politikoj por ekonomia poviĝo de la virinoj, faciligi la laborojn pri zorgado kaj batalo kontraŭ la genra perforto kaj la diskriminaciaj formoj, kiuj transiras ĉiujn celojn de la Programo.

La gvidantino de la virina organizo asertis ke “en Kubo ni ne permesos senpunecon fronte al perforto”, kaj aldonis ke oni preparas Genro-Observatorion, kiu ebligos mezuri la sekvojn de ĉio farita kaj plibonigi ĝian establiĝon.

fonto: Granma
 



Komentarioj


Lasu komentarion
Ĉiuj kampoj bezonatas
Ne estos publikigita
captcha challenge
up