Kubo kaj Rusio pritraktas evoluon de ekonomia kunlaboro

Eldonita de Maritza Gutiérrez González
2021-03-31 09:50:11

Pinterest
Telegram
Linkedin
WhatsApp

Interregistara laborkomisiono kunlabora Kubo-Rusio

Havano, mar 31 (RHK) La 18-a sesio de la Interregistara Komisiono Kubo-Rusio por kunlaboro ekonomia, komerca kaj scienc-teknika komenciĝas hodiaŭ kaj sesios ĝis morgaŭ, informis la ministerio pri ekstera komerco kaj fremdaj investoj.

La delegitaroj de ambaŭ landoj estos gvidataj de la kun-prezidantoj Ricardo Cabrisas, vicunua ministro de Kubo, kaj Yuri Borisov, vicprezidanto de la registaro de la Rusa Federacio.

Ambaŭ partneroj en laborgrupo pritraktos aspektojn de reciproka intereso en la sferoj ekonomia, financa, energetika, pri transporto, agrikulturo, komunikado kaj sano, inter aliaj. Ankaŭ partoprenos la entreprena sektoro.

Tiu ĉi laborsesio de la interregistara komisiono evidentigas la intereson fortigi la rilatojn ekonomiajn kaj kunlaborajn, kio  montriĝos dum du tagoj de intensa interŝanĝo surbaze de respekto, fido kaj travideblo, sciigas komuniko.

La antaŭa sesio okazis en septembro de 2020 en Moskvo, kie oni analizis la plenum-staton de la ĉefaj ekonomiaj projektoj, kiuj efektiviĝas inter la du landoj.

Dum tiu kunsido, la vicunua ministro Cabrisas elstarigis la partoprenon de Rusio en la ĉefaj programoj de ekonomia kaj socia evoluo de Kubo, kaj ratifis la volon de la insula registaro daŭre ampleksigi kaj fortigi tiujn rilatojn.

Li rekonis la firman pozicion de Rusio kontraŭ la ekonomia, komerca kaj financa blokado trudada de Usono al Kubo, kaj kontraŭ la plifortigo de tiu politiko per adopto de pli severaj punoj.

Siaflanke, la rusa delegitaro elstarigis la konstantan kreskon de interŝanĝoj ekonomiaj kaj komercaj dum la lastaj jaroj kaj la aspiron je pli granda ĉeesto de eksportaĵoj de varoj kaj servoj kubaj en la rusa merkato, cele al reduktiĝo de la komerca malekvilibro inter la du landoj.


fonto: PL
 



Komentarioj


Lasu komentarion
Ĉiuj kampoj bezonatas
Ne estos publikigita
captcha challenge
up