Kubo-Rusio, fundamentoj de strategia kunlaboro

Eldonita de Maritza Gutiérrez González
2024-02-20 09:01:23

Pinterest
Telegram
Linkedin
WhatsApp

Foto: Studio Revolución

Havano, feb 20 (RHC) Rusio kaj Kubo konstante plifortigas la fundamentojn de sia strategia kunlaboro, nun kun novaj impulsoj en la Eŭrazia Ekonomia Unio (EEU), meze de kompleksa internacia panoramo.

La  rusa ambasadoro en ĉi tiu lando, Victor Koronelli, emfazis, ke Kubo fariĝis la unua lando en la latin-amerika regiono, kiu ricevis statuson de observanto antaŭ la EEU.

Krome, en januaro de la kuranta jaro, ĉi tie okazis la 3-a kunveno de la Komuna Komisiono de Kubo kaj de la Eŭrazia Ekonomia Komisiono, kie estis traktitaj praktikaj aspektoj de la partopreno de la Insulo en projektoj pri integriĝo kaj investo en la eŭrazia spaco, li komentis.

Reciproka komerco de farmaciaj produktoj en la EEU multobliĝis je 2,5 fojojn en la lastaj jaroj, li rimarkis. Ĉi tio malfermas ŝancojn por Kubo, kun unikaj progresoj kaj revoluciaj medikamentoj, inkluzive de tiuj por kancero-traktado, same kiel vakcinado de plenkreskuloj kaj infanoj.

Ĉio ĉi povas esti tre postulata en la interna farmakologia merkato de EEU, kies Malneta Enlanda Produkto, malgraŭ fortaj sankcioj kontraŭ Rusio kaj Belorusio, kreskis je 3,7 procentoj en 2023, deklaris Koronelli.

Sed kunlaboro kun Rusio implicas ankaŭ la partoprenon de Kubo, kun unu el la plej grandaj delegacioj, en la Monda Junulara Festivalo, kiu okazos en la urbo Soĉi de la 1-a ĝis la 7-a de marto, kun la ĉeesto de pli ol 20 mil vizitantoj el 180 landoj.

Tie estos pruvite denove, ke Rusio estas malfermita al tiuj, kiuj celas fari la mondon pli bona loko, surbaze de dialogo kaj kunlaboro, emfazis la ambasadoro.

Same, la insulo ĉeestos ĉe la Estontaj Ludoj, en la urbo Kazan. Ĉi tiu estas la unua internacia, pionira, plursporta turniro en la historio, kun pli ol du mil partoprenantoj en ĉi tiu nova formato, kiun ni nomas "phydgital", klarigis la rusa diplomato.

Aliflanke, Kubo jam konfirmis sian partoprenon en la Ludoj de la grupo BRICS (Brazilo, Rusio, Barato, Ĉinio kaj Sud-Afriko), ankaŭ en Kazan, en junio de la kuranta jaro. Kubaj reprezentantoj konkuros en atletismo kaj boksado, inter aliaj disciplinoj, diris Koronelli.

Pritraktante la internacian situacion, specife la israela-palestina konflikto, li klarigis, ke al tiu ĉi konfrontiĝo, kiu daŭras 75 jarojn, mankas milita solvo kaj povas esti solvita ekskluzive per politikaj kaj diplomatiaj rimedoj.


Fonto: PL

 



Komentarioj


Lasu komentarion
Ĉiuj kampoj bezonatas
Ne estos publikigita
captcha challenge
up