Finiĝas laborsesioj de la 8-a kongreso de la Komunista Partio

Eldonita de Maritza Gutiérrez González
2021-04-19 09:10:18

Pinterest
Telegram
Linkedin
WhatsApp

Havano, apr 19 (RHK) La fina sesio de la 8-a kongreso de la Komunista Partio de Kubo, kiu komenciĝis la 16-an de aprilo, okazos ĉi-lunde en la Kongresa Palaco de Havano, dato koincidanta kun la 60-a datreveno de la historia Venko en Plaĝo Girón.

Dum plensesio okazonta ĉi 19-an de aprilo, oni diskonigos la membrojn de la Centra Komitato de la Partio kaj la ĉefaj regorganojn de la organizo.

La fermo de tiu ĉi grava kunveno estis antaŭita de ampleksa debato pri la Centra Raporto prezentita de la generalo de armeo Raúl Castro, unua sekretario de la CK antaŭ la delegitoj kaj invititoj.

Ankaŭ sesiis dum tri tagoj la laborkomisionoj, kie oni analizis, debatis kaj aprobis la rezoluciojn difinantajn la gvidliniojn por la jarkvino 2021-2026.

La centra raporto pritaksis objektive, ĝuste, klare kaj kritike la taskojn evoluigitajn de la Partio kaj la popolo dum la lastaj kvin jaroj, samkiel la mankojn koncernajn al la enlanda agado, la burokrataĵoj, inercio kaj rezistemo al ŝanĝo, samkiel manko da fiermeco, postulo kaj kontrolo fronte al la negativaj fenomenoj.

La rezolucioj ellaboritaj de la tri laborkomisionoj celas difini fundamentajn konceptojn, strategiojn kaj gvidcelojn pri la temo sociekonomia, la funkciado de la partio kaj la ideologia laboro kaj politiko por formado de estraranoj.

Ĉi-dimanĉe, la delegitoj al la kongreso okazigis balotan procezon kaj voĉdonis por elekti la novan Centran Komitaton de la Partio.



Komentarioj


Lasu komentarion
Ĉiuj kampoj bezonatas
Ne estos publikigita
captcha challenge
up