Spite al la pandemio kaj la usona blokado, Kubo plu avancos en sia ekonomia programo

Eldonita de Maritza Gutiérrez González
2021-04-02 09:28:22

Pinterest
Telegram
Linkedin
WhatsApp

Laborkunsido de la ministra konsilantaro de Kubo

Havano, apr 2 (RHK) La ministra konsilantaro de Kubo, okazigis sian ordinaran kunsidon de marto por pritaksi la konduton de insula ekonomio dum februaro, kiam la niveloj de agadoj restis limigitaj.

La ĉefministro, Manuel Marrero emfazis pri la bezono daŭre serĉi iniciatojn por pli da ŝparo kaj trovi solvojn al la problemoj alfrontataj, tial ke nia produktado ankoraŭ devas pliiĝi.

La monatan kunsidon partoprenis la prezidento Miguel Díaz-Canel. La celo estas ne nur revui la statistikojn de la laborplano, sed pritaksi la realajn rezultojn kaj difini kiom pli ni devas kaj povas fari.

La ministro de ekonomio kaj planado, Alejandro Gil Fernández, esprimis ke temas pri jarkomenco malfacila, ĉar ni devis alfronti la pandemion, la usonan sieĝon kaj la ekonomian monordigon.

Li prezentis la indikilojn pli distingaj de februaro 2021 kaj asertis ke, eĉ meze de tiuj ĉi cirkonstancoj ni ne rezignos je niaj celoj, ĉar ni havas la kondiĉojn por atingi la desegnitan kreskon.

Pri la bilanco en la produktado de nutraĵoj, la ministro esprimis ke spite al la plenumo de ĝiaj indikiloj, la realo estas ke ankoraŭ ĝi restas tre for de la bezonoj por atingi stabilan nivelon de produktoj.

Tamen, rilate al laboro ligita al la sekvoj de la Monordiga Tasko, li klarigis ke la rezultoj estas pozitivaj tiel ke ĝis nun serĉis laboron kaj komencis labori 76 mil personoj. Tre pozitiva estas la fakto ke 31% de tiu cifero estas junuloj malpli ol 35-jaraj.

La ministro emfazis ke tiu estas unu el la plej pozitivaj aspektoj de tiuj ĉi unuaj monatoj de la jaro kaj insistis pri la defio prezentata rilate la kreadon de ofertoj por kapti tiun laborforton, kiu serĉas laborojn surbaze de la stimuloj estiĝintaj pro la Monordiga Tasko.

Gil Fernández precizigis ke, en la nuna scenejo, estis neeble rekuperi la turisman agadon kaj tial la antaŭviditaj niveloj de la unua trimestro ne estis plenumitaj pro la ne favora evoluo de la pandemio.

Aliflanke, la ministra konsilantaro aprobis la politikon por ellabori novan Leĝon de Loĝejoj, kiu celas interalie, certigi ke “la loĝejo havu ekonomian fokuson, kun racieco kaj daŭripovo en la solvo de la loĝiga problemo, surbaze de la principoj sociaj atingitaj de la Revolucio kaj la atento prioritata al vundeblaj sektoroj.
 



Komentarioj


Lasu komentarion
Ĉiuj kampoj bezonatas
Ne estos publikigita
captcha challenge
up