Marco Rizzo: kombino de pandemio, ekonomia blokado kaj provoko usona

Eldonita de Maritza Gutiérrez González
2021-07-16 11:25:15

Pinterest
Telegram
Linkedin
WhatsApp

Foto / Unueco kaj Solidareco

La ĝenerala sekretario de la Komunista Partio en Italio, Marco Rizzo, diris al la itala novaĵagentejo Adnkronos, ke tio, kio okazis en Kubo, estis "kombinaĵo de pandemio, ekonomia blokado kaj usona provoko."

La komunista estro komentis, ke ĉio ĉi venas tuj post la voĉdono, per kiu la 23an de junio estis refoje aprobita la rezolucio de la Ĝenerala Asembleo de UN, kun 184 voĉoj favoraj, kaj la solaj voĉoj kontraŭaj de  Usono kaj Israelo, kiu petas  ĉesigon de la embargo kontraŭ la insulo. Estas klare, ke ili devas montri, ke la usona estas la venka vidpunkto, subtenata ankaŭ de kontraŭaj praktikoj ene de Kubo". 

"Kia hazardo - li substrekas- ke  en ĉi tiu momento estas manifestacioj ... ĝi estas farita intence, ĉar Biden devas reakiri kontrolon de Usono en la mondo, post kiam duono de la usona popolo estas konvinkita, ke la elektoj en Usono  estis distorditaj. Jen lia problemo. "

"Do estas klare - li observas - ke la ekonomia situacio en Kubo estas malfacila. Se jaro kaj duono de pandemio estis malfacila por ni, ni imagu tie. Ili deĉenigis la flamon, ĉar la ekonomia situacio estas la rezulto de hontinda embargo ekde antaŭ 60 jaroj, totala embargo, blokado. "

"Tamen, li denove emfazas: la pandemio ekzistas de jaro kaj duono, sed ĉio ĉi okazas post la venko de Biden kaj kiam Biden bezonas montri, ke la usona doktrino estas efektivigita tra la mondo kaj sekve ili pravas".

Estas "klare, ke estas kombinaĵo de pandemio, blokado kaj intenca provoko. Kaj Usono estas mastroj de provoko ..."


Fonto: (Cin/Adnkronos) kunlabore kun la itala ĵurnalisto Pietro Fiocchi
 



Komentarioj


Lasu komentarion
Ĉiuj kampoj bezonatas
Ne estos publikigita
captcha challenge
up