Alvoko okaze de la internacia tago de la laboristoj: unuiĝintaj ni konstruas Kubon.

Eldonita de Maritza Gutiérrez González
2021-04-12 16:38:57

Pinterest
Telegram
Linkedin
WhatsApp

Havano, apr 12 (RHK) La centralo de kubaj laboristoj (CTC) kaj ties naciaj sindikatoj disvastigis oficialan komunikon alvokante al prifestado de la internacia tago de la laboristoj,  la 1-an de majo.

La komuniko elstarigas ke tiu ĉi celebrado en Kubo estos antaŭita de la 8-a kongreseo de la komunista partio, kiu rekonfirmas la decidon avanci en la unuiĝo en Revolucio per klopodoj de ĉiuj kubanoj amantoj de la patrolando.

Ĉi-foje la kubaj gelaboristoj memorigos la internacian tagon de la laboristoj, la 1-an de majo,  kaj ĝin celebros virtuale, sub la devizo: “Unuiĝintaj ni konstruas Kubon”. 

Ties ĉefaj rolantoj estas la laborkolektivoj kaj komunumoj, kiel la etendiĝo de kreivemo kaj pluraj popolaj iniciatoj spegulos la  ĝojon, respondecon kaj sindevigon  de la sindikata movado en Kubo en decida batalo por evoluigi la ekonomion kaj ties efikeco, kun prioritata kresko en la produktado de nutraĵoj.

La laboristoj celebros sub la principo superi la obstaklojn, kaj elstarigos la komunan konsenton pri la sukceso de la ekonomia strategio starigita per agado novigema surbaze de la rimedoj, kiujn ni posedas, kaj ĉefe per niaj propraj streboj.

Oni ankaŭ festos por ratifi dankemon al la laboristoj de la sano kaj scienco pro ties konsekriĝo kaj kontribuo al la vivo de la kubanoj kaj civitanoj de pli ol 46 landoj tutmonde.

Estos okazo por agnoski ĉiujn, kiuj laboradis senĉese en la produktado de bazaj sektoroj; ankaŭ al la geinstruistoj kaj profesoroj, kiuj ebligas la daŭrigon de la kursoj per telekursoj; al la artistoj kaj verkistoj kiuj daŭre donas sian arton per diversaj enliniaj platformoj kaj samtempe frontas kalumniajn kampanjojn por  senkreditigi la Revolucion kaj la kulturajn instituciojn.

Oni ankaŭ celebros kaj esprimos solidarecon al la laboristoj kaj organizoj sindikataj, kiuj tra la mondo estas viktimoj de novliberalaj politikoj kaj plu defendas justicon kaj rekuperiĝon de siaj laboraj rajtoj kaj sociaj bonfaroj.

Kubo ratifos en tiu ĉi Tago de la Monda laboristaro, la sindevigon de la plejmulto de la kubanoj "antaŭenigi nian projekton marti-an, socialistan kaj fidelistan", asertas la komuniko de la sindikata organizaĵo de la insulo.


fonto: Granma
 



Komentarioj


Lasu komentarion
Ĉiuj kampoj bezonatas
Ne estos publikigita
captcha challenge
up