Kuba ambasadorino en Ukrainio denuncas usonan blokadon kontraŭ Kubo

Eldonita de Maritza Gutiérrez González
2021-04-24 10:32:07

Pinterest
Telegram
Linkedin
WhatsApp

Foto: Prensa Latina.

Kievo, apr 24 (RHK) La ekonomia, komerca kaj financa blokado trudata de Usono kontraŭ Kubo reprezentas bremson por la ekonomia kaj socia evoluo de la kariba insulo, denuncis la ambasadorino de Havano en Ukrainio, Natacha Díaz, laŭ elstarigis la loka gazetaro.

Dum intervjuo ĉe la ukrainia semajngazeto 2000, la kuba diplomatino esprimis ke tiu politiko havas negativajn sekvojn en la bonfarto de la kubanoj, samkiel en la starigo  de la Nacia Plano de Ekonomia kaj Socia Evoluo de Kubo ĝis 2030 kaj la Celaro de Daŭripova Evoluo.

Ŝi komentis ke pasintjare, la registaro de Donald Trump uzis la krizan situacion provokitan de Kovim-19 por fortigi la sieĝon kontraŭ la kariba insulo, kio malfaciligis la kapablojn de la lando por fronti la pandemion.

La ambasadorino emfazis ke la genocida karaktero de tiu usona politiko fortiĝis en sia eksterteritoria apliko kaj tial senigis la insulon je la ebleco akiri pulmajn ventolilojn mekanikajn, maskojn, diagnozilojn, okulprotektilojn  kaj aliajn necesajn ilojn por mastrumi la malsanon.

Ŝi nombris multajn ekzemplojn pri tiu politiko kaj ankaŭ citis la persekuton kaj minacojn kontraŭ entreprenoj, kiuj sendas provizojn de brulaĵoj al la insulo, plus la kampanjo cele senkreditigi la programojn de medicina kunlaboro de la insulo.

La ambasadorino konfirmis ke la usona sieĝo kontraŭ Kubo konsistigas amasan, evidentan kaj konstantan perforton de la homaj rajtoj de la kubanoj kaj ĝi estas kongrua al la kvalifiko de genocida ago laŭ la normoj de la internacia juro.


fonto: PL



Komentarioj


Lasu komentarion
Ĉiuj kampoj bezonatas
Ne estos publikigita
captcha challenge
up