Díaz-Canel kunsidis kun spertuloj kaj sciencistoj pri novaj esploroj fronte al Kovim-19

Eldonita de Maritza Gutiérrez González
2021-04-28 09:58:27

Pinterest
Telegram
Linkedin
WhatsApp

La prezidenro Miguel Díaz-Canel kaj la ĉefministro Manuel Marrero

Havano, apr 28 (RHK) La kuba prezidento Miguel Díaz-Canel pritaksis kune kun spertuloj kaj sciencistoj, novajn esplorojn cele bremsi la evoluon de la Kovim-19 kaj samtempe informiĝis pri la prognozoj.

Dum la interŝanĝo, la doktoro en sciencoj Raúl Guinovart, dekano de la fakultato de Matematiko kaj Komputiko de la Havana Universitato, certigis ke la prognozoj je mallonga tempolimo pri la pandemio en Kubo daŭre estas malfavoraj kaj ekzistas kondiĉoj por ĝia kresko aŭ daŭra nombro alta de kontaĝoj, kun la provincoj Havano kaj Matanzas  ĉekape.

Dum la kunsido, la drino. Sc. Consuelo Macías Abraham, direktorino de la Instituto de Hematologio kaj Imunologio, prezentis la rezultojn de klinika provo en fazo I en pacientoj kun pulmaj lezoj rekuperiĝintaj de Kovim-19.

Laŭ la fakulino, post validigi la studon, oni etendigos ĝin al pacientoj, kiuj prezentas sekvojn severajn en la pulmo.

Pri tiu temo,  la prezidento konfirmis la bezonon daŭre evoluigi tiajn terapiojn kaj krei kondiĉojn tutlande por trakti konvaleskantojn. “Unu el la defioj frontataj estas kiamaniere plibonigi la vivkvaliton de la rekuperiĝintoj de tiu ĉi malsano”.

Dum la kunsido,  la specialistoj raportis pri novaj esploroj de pulmaj lezoj pere de informadikaj aplikaĵoj kaj artefarita saĝo uzataj en kelkaj provincoj.

Fininte tiun kunsidon, la ŝtatestro Díaz-Canel pritaksis la streĉan scenejon epidemiologian kiel parto de la registara laborkunsido por fronti la pandemion.

Kiel kutime, guberniestroj de kelkaj provincoj informis la regulojn adoptitajn en la teritorioj kun altaj indikiloj de la malsano.


fonto: PL/retejo Presidencia



Komentarioj


Lasu komentarion
Ĉiuj kampoj bezonatas
Ne estos publikigita
captcha challenge
up