La prezidento Díaz-Canel elstarigas la kontribuojn de la kubaj sciencistoj

Eldonita de Maritza Gutiérrez González
2021-03-17 10:53:50

Pinterest
Telegram
Linkedin
WhatsApp

Havano, mar 17 (RHK) La kuba prezidento Miguel Díaz-Canel dum ĉiusemajna kunsido kun spertuloj ligitaj al la batalo kontraŭ la Kovim-19, elstarigis la rolon de la sciencistoj kaj esploristoj, kaj instigis ilin daŭre kontribui kaj trovi solvojn. 

La prezidento emfazis la bezonon pripensi aliajn ilojn fabrikeblajn enlande por garantii la medicinan servon kaj impulsi la teknologian suverenon kaj anstataŭi importaĵojn. 

Dum la kunsido oni raportis pri ekipaĵoj kaj medicinaj iloj evoluigitaj de la nacia industrio por batali kontraŭ la Kovim-19. 

Revuante ĉion faritan dum tiu ĉi malfacila jaro por sukcesi diagnozi per molekulaj teknikoj, la dro. pri sciencoj José Luis Fernández Yero parolis pri la fabrikado de kuba raz-bastonetoj kaj la ekfunkciigo de nova aŭtomata fabriklinio de tiuj iloj en la Centro de Neŭrosciencoj. 

Alia raporto temis pri la evoluo en la fabrikado de urĝo-invada ventumilo PCUVENTE kaj alia neinvada ventumilo, kiun oni provos en pacientoj venontmonate; kaj pri modelo de toraka tomografo de elektra impedanco, kiu videbligas konstante la pulman funkcion apud la lito de la paciento. 

Aliflanke, la Nacia Centro de Biopreparaĵoj sukcesis evoluigi la unuan transportilon por virusoj en nia lando, cele al kolektado kaj transportado de la samploj de pacientoj por diagnozo de Sars-Cov-2. 

Dum la kunsido la Centro pri Avancitaj Studoj prezentis sian diagnozilon magnetan per nanoteknologio, kiu rolas esence en la procezo determina de la provoj en reala tempo PCR. 

Krome, la spertuloj pri matematikaj modeloj sciigis pri tio ke malrapide malkreskos la aktivaj kazoj de la malsano en Kubo, sed ĉefe pro kresko de elhospitaliĝintoj kaj ne pro malkresko de novaj kazoj, kiuj restos ankoraŭ je altaj ciferoj tutlande. 

Tial, la prezidento petis entrepreni novajn regulaĵojn por bremsi tiujn prognozojn. 

La ĉefministro Manuel Marrero konstatigis ke la matematikaj modeloj ne havas bonajn prognozojn, kaj kiel evidentiĝis antaŭe, je la fido estas risko, kio estas nun konstatebla en provincoj kiel Granma en la oriento kaj Sancti Spiritus en la centro, kiuj havis bonan kontrolon kaj hodiaŭ estas inter la plej malbonaj situacioj pro kontaĝoj kaj aktivaj kazoj. 

Evidente, li asertis, ni devas ŝanĝi metodojn kaj regulaĵojn cele eltrovi pli bonajn rezultojn. 


Fonto: retejo de la prezidanteco/PL



Komentarioj


Lasu komentarion
Ĉiuj kampoj bezonatas
Ne estos publikigita
captcha challenge
up