Usona persekuto de krozadŝipoj plifortigas sieĝon kontraŭ Kubo

Eldonita de Maritza Gutiérrez González
2023-01-04 15:55:55

Pinterest
Telegram
Linkedin
WhatsApp

Havano, jan 4 (RHK) La lastatempa sankcio de Florida tribunalo kontraŭ krozokompanioj celas timigi tiujn, kiuj faras komercon kun Kubo kaj plifortigas la malpermeson de usonanoj viziti la insularon, raportis la ĵurnalo Granma merkrede.

La ĵurnalo referencas al la verdikto de Beth Bloom, federacia juĝisto el Florido, Usono, kiu ordonis al kvar krozŝipoj, kiuj inkluzivis Kubon en iliaj itineroj, pagi pli ol 400 milionojn da dolaroj por supozataj damaĝoj al la usona kompanio Havana Docks.

Ĉi-lasta havis la koncesion funkciigi kelkajn havenojn en Havano antaŭ la triumfo de la Kuba Revolucio la 1-an de januaro 1959.

Tiu ĉi verdikto konformas al la dispozicioj de Titolo III de la kontraŭkuba Leĝo  Helms-Burton, kiu plifortigas la blokadon trudita de Vaŝingtono antaŭ pli ol 60 jaroj kaj estas malakceptita de la plimulto de la internacia komunumo.

Granma avertas, ke tiu ĉi decido konfirmas la malpermeson de la norda registaro al  usonaj civitanoj viziti Kubon malgraŭ tio, ke ili insistas, ke la libereco vojaĝi estas rajto de ĉiuj homoj.

La gazeto ankaŭ atentigas, ke la posedaĵoj de la kompanio Havana Docks estis konfiskitaj de la kuba registaro uzante sian suverenecon, kiel ĉiu sendependa nacio, sed Usono neniam volis intertrakti, nek permesis al siaj  kompanioj fari tion.

Oni klarigas, ke la 6-an de julio 1960, la kuba registaro realigis Leĝon 851, komplementan al la Fundamenta Leĝo de 1959, kiu establis la principon de eksproprietigo pro kialoj de publika intereso.

Ĉi tiu leĝaro starigis la manieron "kompensi la naciigitan posedaĵon per la Respubliko-obligacioj emisiitaj tiucele, kaj antaŭvidis la nomumon de fakuloj por taksi tiujn ĉi aktivojn por la celoj de ilia pago per la amortizo de menciitaj obligacioj", diras Granma.

Ĝi aldonas ke tio estus farita kontraŭ Fonduso por la pago de eksproprietoj de varoj kaj kompanioj de ŝtatanoj de Usono, kreita de la Banco Nacional de Kubo.

Tiu sako nutriĝus per 25 procentoj de la fremda valuto, kiu respondus al la sukeraĉetoj, kiujn Usono faris ĉiujare al Kubo, la obligacioj akirus du procentojn jaran interezon kaj komencus esti pagitaj en periodo ne malpli ol 30 jaroj.

Tamen, unu el la rimedoj de Vaŝingtono kontraŭ Kubo estis ĉesigi la aĉeton de sukero, kio damaĝis ĝiajn civitanojn, ĉar  fariĝis nepraktigebla Leĝo 851, kaj krome,  en februaro 1962 ili trudis  blokad-dekreton, kiu estis plifortigita en la lastaj jaroj.

 



Komentarioj


Lasu komentarion
Ĉiuj kampoj bezonatas
Ne estos publikigita
captcha challenge
up