Organizoj religiaj kaj humanitaraj instigas la usonan registaron forigi punojn kontraŭ Kubo.

Eldonita de Maritza Gutiérrez González
2021-05-04 10:30:43

Pinterest
Telegram
Linkedin
WhatsApp

Havano, maj 4 (RHK) Dek ses eklezioj, organizoj religiaj kaj humanitaraj de Usono sendis leteron al la registaro petante ĉesigi ĉiujn punojn truditajn de Donald Trump, ankoraŭ validaj, kiuj damaĝas la kubanojn kaj ties familiojn.

La letero estas adresita al la sekretarioj de ŝtato kaj trezoro, la du registaraj strukturoj zorgantaj pri la apliko kaj kontrolo de la malracia sieĝa politiko kontraŭ la kariba lando.

Kiel plurfoje denuncite, la ministro pri eksteraj rilatoj de Kubo, asertis ke “la blokado estas kruela politiko, kiu provokas suferojn, mankojn kaj limigojn al la kubaj familioj. Ĝi estas plifortigita tute intence dum la pandemio de Kovim-19; ĝi malfaciligas la aliron al medikamentoj, varoj kaj iloj necesaj”.

“Kiel la viruso provokanta tiun ĉi pandemion, la usona blokado sufokigas kaj damaĝas la kubajn familiojn”, li aldonis.

La kuba ministro sciigis, krome, ke Kubo fidas je la subteno de la internacia komunumo por ĉesigi tiun ĉi malhumanan politikon.


 



Komentarioj


Lasu komentarion
Ĉiuj kampoj bezonatas
Ne estos publikigita
captcha challenge
up