Eŭropaj organizoj postulas ĉeson de la usona sieĝo kontraŭ Kubo

Eldonita de Maritza Gutiérrez González
2020-12-01 13:08:25

Pinterest
Telegram
Linkedin
WhatsApp

Bruselo, dec 1 (RHK) Ekologistaj kaj maldekstraj organizoj eŭropaj postulis ĉi-marde la ĉeson de la ekonomia, komerca kaj financa sieĝo de Usono kontraŭ Kubo kaj memorigis la rifuzon provokitan de tiu unuflanka regulaĵo en la Ĝenerala Asembleo de UN.

En la fina deklaro de la IV-a Forumo Eŭropa de la fortoj verdaj, progresemaj kaj maldekstraj, oni pledas por respekto plena al la Ĉarto de UN, kies celoj kaj principoj estas perfortataj de la usona sieĝo kontraŭ la kariba insulo dum preskaŭ ses jardekoj.

Per komuniko diskonigita, ili esprimas ke “estas grave forigi sieĝojn kaj embargojn trudatajn de Usono kontraŭ Kubo kaj aliaj landoj, regulaĵoj rifuzataj de UN, ĉar kontraŭas al la Internacia Juro”.

Samtempe, la evento enlinia montris la opozicion al la politikoj celantaj konduki la planedon al nova Malvarma Milito kaj dividi ĝin en fermitaj blokoj kontraŭstarantaj ekonomie kaj milite.

La fina deklaro de la Forumo enhavas agadplanon por mobilizi la popolojn, dokumento subskribita, interalie, de Eŭropa Maldekstro, Verduloj/Libera alianco eŭropa, konfederacio de la unitara eŭropa maldekstro/Nordia verda maldekstro, CC AKEL (Ĉipro), Syriza (Greklando), Respublikana kaj Socialista Maldekstro (Francio), Komunista Partio de Hispanio kaj Sinn Féin (Irlando).

La fortoj ankaŭ postulis senpagan alilon al la vakcino kontraŭ la Covid-19 kiel socia rajto, respekton al la virinaj rajtoj, ĉeso de la politikoj kontraŭ la medio kaj batali kontraŭ rasismo kaj ksenofobion.

Fonto: PL
 



Komentarioj


Lasu komentarion
Ĉiuj kampoj bezonatas
Ne estos publikigita
captcha challenge
up