En Francio oni instigas Biden ĉesigi agresojn kontraŭ Kubo

Eldonita de Maritza Gutiérrez González
2020-12-30 12:05:41

Pinterest
Telegram
Linkedin
WhatsApp

Parizo, dec 30 (RHK) La prezidanto de la asocio France Cuba, Didier Philippe, alvokis la elektitan prezidenton de Usono, Joe Biden, ĉesigi la agresojn kontraŭ la insulo, kiel la fortigo de la sieĝo trudita de la administracio de Donald Trump.

Kvankam ni ne certas pri liaj paŝoj, ni esperas ke Biden prenu la iniciaton kaj adoptu politiko-ŝanĝon rilate al Kubo, deklaris Philippe al la informagentejo Prensa Latina.

Laŭ la franca aktivulo, la peto al la 46-a prezidento usona estas simpla: “estu pli inteligenta ol Trump”, kiu difinis sian mandaton per agresemo kontraŭ la plej granda el la antilaj insuloj, aplikinte dekojn da agoj celintaj akrigi la sieĝon ekonomian, komercan kaj financan, kiu estas trudata jam de preskaŭ 6 jardekoj.

Spite al la agresemo de la Blanka Domo, la kuba popolo rezistadis, kaj ni fidas je tio ke ĝi daŭre tion faros fronte al tiu agresa politiko, emfazis la membro de la franca solidara movado al Kubo.

La prezidanto de tiu organizo solidara fondita en 1962 en Francio, ankaŭ salutis la 62-an datrevenon de la kuba Revolucio kaj bondeziris ties ĉefrolulojn  antaŭ  la pluraj defioj alfrontataj, kiel la usona sieĝo kaj la pandemio de la Covid-19.

Ni fidas ke la registaro kaj la kuba popolo sukcesu en sia strategio ekonomia kaj la mona ordigo, kaj plu tenu siajn sukcesojn en branĉoj kiel sano, edukado kaj aliaj sociaj sektoroj, li aldonis.


fonto: PL



Komentarioj


Lasu komentarion
Ĉiuj kampoj bezonatas
Ne estos publikigita
captcha challenge
up