Kubo pledas por fortigi kunlaboron kun la Eŭroazia Ekonomia Unio.

Eldonita de Maritza Gutiérrez González
2021-05-21 11:25:55

Pinterest
Telegram
Linkedin
WhatsApp

Prezidento de Kubo, Miguel Díaz-Canel Bermúdez

Havano, maj 21 (RHK) La kuba prezidento Miguel Díaz-Canel elstarigis ĉi-vendrede la streĉajn ligojn amikajn kaj kunlaborajn inter la insulo kaj la membrolandoj de la Eŭroazia Ekonomia Unio.

En la kunsido de la supera konsilantaro de la organizo, la ŝtatestro konfirmis la sindevigon de Kubo kun la Ekonomia Unio kiel observanta lando, decido aprobita dum la lasta kunsido la 11-an de decembro 2020.

La kunsidon partoprenas la prezidentoj de Rusio, Belorusio, Kazaĥio, Kirgizio, la interna ĉefministro de Armenio, sakiel la ŝtatestro de Uzbekio, ankaŭ kiel observanto.

Díaz-Canel dankis la inviton partopreni por la unua fojo en forumo ariganta la ŝtatestrojn de la membrolandoj kaj pro ilia subteno en la procezo de aliĝo flanke de la insulo al la Eŭroazia Ekonomia Unio (EEU). 

Díaz-Canel asertis ke hodiaŭ pli ol neniam bezonatas urĝe kombini ĉies klopodojn favore al la homoj, damaĝitaj ne nur pro la Kovim-19, sed pro malegalecoj inter landoj kaj regionoj, evidentigitaj ankoraŭ pli en la kunteksto de la pandemio.

Li aldonis ke meze de tiu ĉi malfacila monda situacio, kelkaj landoj kiel Kubo estus submetitaj al agreso forme de sieĝo ekonomia kaj aliaj premreguloj kiuj perfortas la internacian juron kaj la Ĉarton de UN. 

La insula ŝtatestro dankis la sintenon konstantan de la membrolandoj subteni la rezolucion “Bezono ĉesigi la blokadon ekonomian, komercan kaj financan trudatan de Usono al Kubo”, jam aprobita, en 28 okazoj,  de la asembleo de UN.

fonto: PL



Komentarioj


Lasu komentarion
Ĉiuj kampoj bezonatas
Ne estos publikigita
captcha challenge
up