Pledas Kubo por fortigi la Ĝeneralan Asembleon de UN.

Eldonita de Maritza Gutierres González
2016-01-20 17:32:07

Pinterest
Telegram
Linkedin
WhatsApp

En la unua kunsido de 2016 de la laborgrupo Ad Hoc por la revigligo de la asembleo, la kuba diplomato Biana Leyva avertis ke tiu ĉi procezo estas decida elemento de la reformo de UN kaj postulo de la internacia komunumo.

“Nuntempe ne eblas pritrakti la ĝeneralan reforman procezon de UN se ni ne prikonsideras agadojn pli demokratiajn kaj efikajn de la organizaĵo, kies centro estu la Ĝenerala Asembleo kun plena uzo de siaj kompetentecoj kiel estas skribitaj en la Ĉarto”, ŝi asertis.

La diplomato ankaŭ esprimis ke en la nunaj cirkonstancoj, la celoj de la revigligo devas esti adresataj al fortigo de la sendependeco kaj debata kapablo de la Asembleo, sen limigoj al la libereco de ties membroŝtatoj por pritrakti la temojn je propra intereso.

Same, ŝi elstarigis la gravecon de la procezo, surbaze de la fakto ke temas pri la sola organo de UN en kiu “ĉiuj ŝtatoj, grandaj kaj malgrandaj, havas voĉon kaj voĉdonrajton, instanco en kiu ne ekzistas la arkaika rajto je vetoo”.

Ŝi aldonis ke spite al la kapablo de la Asembleo ekzameni la ĉefajn defiojn de la homaro, la manko de politika volo de kelkaj potencaj landoj malebligas efektivigi la decidojn.

“Ni scias ke la ĉefaj malplenumantoj estas la plej potencaj landoj, kiuj havas la privilegion kontroli la politikajn instrumentojn kaj la povon militan kaj ekonmian por tion fari”, ŝi emfazis.

En tiu ĉi scenejo, Leyva insistis en la sinteno de Kubo, pledi por ekvilibro inter la ĉefaj organoj de UN, en sintonio kun la Ĉarto de la organizo.

Kubo insistis pri siaj zorgoj pro la ofteco per kiu la sekureca konsilantaro alprenas kompetentecojn “kiuj klare estas parto de la funkcioj kaj povoj de aliaj organoj.



Komentarioj


Lasu komentarion
Ĉiuj kampoj bezonatas
Ne estos publikigita
captcha challenge
up