Kubo kaj Eŭrazia Ekonomia Unio konsentas pliprofundigi siajn rilatojn

Eldonita de Maritza Gutiérrez González
2024-02-02 11:10:49

Pinterest
Telegram
Linkedin
WhatsApp

Foto: Studio Revolución

Havano, feb 2 (RHK) Kubo kaj la Eŭrazia Ekonomia Unio (EEU) konsentas, ke la kondiĉoj estas kreitaj por progresi al kvalite pli alta fazo en siaj rilatoj, diris hodiaŭ Manuel Marrero Cruz, Ĉefministro de Kubo.

Parolante en la kunveno de la Eŭrazia Interregistara Konsilio, kiu okazas ĝis ĉi tiu vendredo en Almaty, Respubliko Kazaĥio, la registarestro emfazis, ke lia lando daŭre antaŭenigas pli proksiman kaj pli diversan interŝanĝon kun la Membro-Ŝtatoj kaj observantoj de la Unio.

Fidinda ekzemplo de tio, li emfazis, estis la okazigo en la monato januaro de la Tria Sesio de la Komuna Komisiono inter Kubo kaj la Eŭrazia Ekonomia Komisiono,  kiun partoprenis Serguei Glaziev, membro de la Kolegio kaj Ministro pri Integriĝo kaj Makroekonomio, kaj granda delegacio kun komercistoj.

En ĉi tiu interŝanĝo, oni emfazis la bezonon antaŭenigi ligojn kun la landoj de la regiono sur la komerca nivelo, kongrue  kun la respektivaj disvolvaj planoj kaj strategiaj gvidlinioj, indikis la kuba ĉefministro.

Li menciis la cirkuladon de medikamentoj kaj medicinaj aparatoj, agrokomercan kaj komercajn agadojn kiel iujn el la interesaj areoj por profundigi ekonomian integriĝon kaj kunlaboron inter EEU kaj Kubo, reflektitaj en la Protokolo de la tria kunveno de la Komuna Komisiono.

Prilaborante la kunvenon, Marrero Cruz diris, ke estas prezentitaj projektoj por produktado de medikamentoj kaj bioteknologia disvolviĝo en la eŭrazia regiono; ligita al la sukeragroindustrio, alia rilata al la transformo de la karna kaj laktokomplekso, kaj la bezono profundigi interbankajn ligojn estis identigita, kiel antaŭpaŝo por rilatoj.

La kuba ĉefministro anoncis la inviton al Kubo por partopreni en la Eŭrazia Foiro kaj la Internacia Ekonomia Forumo de Sankt-Peterburgo, kaj dankis  pro la ŝanco, emfazante, ke tiuj spacoj kontribuos al plifortigo de interkomercaj ligoj, precizigado de interesoj kaj diversigado de ligoj.

 "Mi reasertas la sindevontigon de Kubo plenumi la decidojn kaj interkonsentojn aprobitajn en ĉi tiu sesio de la Eŭrazia Interregistara Konsilio, por pligrandigi niajn ekonomiajn, komercajn, financajn kaj kunlaborajn ligojn, kun la konvinko, ke kunigitaj ni estos pli fortaj", li deklaris.

La Eŭrazia Ekonomia Unio estis establita en 2015 kaj konsistas el Armenio, Belorusio, Kazaĥio, Kirgizio kaj Rusio; kaj kiel observaj membroj, de Moldavio, Uzbekio kaj Kubo.

La plej granda el Antiloj subskribis memorandon de kompreno kun la bloko en 2018, sub kiu estis establita komuna laborgrupo, kaj en 2020 ĝi estis enkorpigita kiel observanto-membro.


Fonto: ACN

 



Komentarioj


Lasu komentarion
Ĉiuj kampoj bezonatas
Ne estos publikigita
captcha challenge
up