Kubo elstarigis sian unuan jaron kune kun la Eŭrazia Ekonomia Unio

Eldonita de Maritza Gutiérrez González
2021-12-10 07:48:55

Pinterest
Telegram
Linkedin
WhatsApp

foto: Prensa Latina

Nursultan,  dec 10 (RHK) La prezidento de Kubo, Miguel Díaz-Canel, emfazis ĉi-vendrede la celebradon de la Supera Eŭrazia Ekonomia Konsilio, dum la kariba nacio festas sian unuan datrevenon kiel observanta ŝtato de la Eŭrazia Ekonomia Unio (UEE).

Dum sia virtuala parolado ĉe la kunveno organizita en Nursultan, la prezidento precizigis, ke dum 2021 lia lando faris paŝojn por antaŭeniri al reciproke utila rilato kun la nacioj, kiuj konsistigas la blokon, bazitan sur respekto, fido kaj kunlaboro.

Díaz-Canel diris, ke ekde la lasta kunveno en oktobro, la insularo akompanis la malsamajn eventojn organizitajn de la Uniaj agantoj, inter ili la kunsido de la Interregistara Komisiono, en Erevano, Armenio; kaj renkontiĝoj inter Doganestroj pri kunlaboro, informinterŝanĝo kaj interhelpo.

Li konsideris kuraĝigaj la interŝanĝoj de la lando kun la Nacia Esplora Centro de Epidemiologio kaj Mikrobiologia Gamaleya kaj la Rusa Rekta Investa Fonduso, por fari studojn, kiuj ebligas kombini kubajn kaj rusajn vakcinojn kontraŭ la kronaviruso de Kovim-19.

Li avertis, ke la rezultoj de ĉi tiuj esploroj ankaŭ povas esti utilaj al la ceteraj eŭraziaj partneroj; same kiel la eblon produkti kaj provizi kubajn vakcinojn, surbaze de petoj de la Unio.

Samtempe li emfazis la partoprenon de reprezentantoj el Armenio, Belorusio, Kazaĥio kaj Rusio en la lastatempe okazinta II-a Komerca Forumo Kubo 2021, al kiu ĉeestis 2 300 komercistoj el 86 landoj, 23 Komercaj Ĉambroj kaj 41 Promociaj Agentejoj.

Díaz-Canel ripetis la firman volon de la kariba insulo konservi aktivan partoprenon kiel observanta ŝtato de UEE.

Gvidate de la prezidanto de Kazaĥio, Kassym-Jomart Tokayev, kiu estas la provizora estro de UEE, la kunvenon partoprenas ŝtatestroj aŭ registarestroj de la ceteraj ĝiaj membrolandoj: Rusio, Belorusio, Armenio kaj Kirgizio, kaj ankaŭ Uzbekio, kiu samkiel Kubo  havas statuson de observanto.

La Supera Eŭrazia Ekonomia Konsilio estas la estraro de la Unio komisiita kunorditi la strategion, direkton kaj progreson de la integriga procezo de la bloko kreita en 2015, kiu havas inter siaj prioritatoj la antaŭenigon de la libera movado de varoj, servoj, kapitaloj kaj laboro.

 



Komentarioj


Lasu komentarion
Ĉiuj kampoj bezonatas
Ne estos publikigita
captcha challenge
up