Pastroj por Paco ricevis distingon pro solidaremo al Kubo

Eldonita de Maritza Gutiérrez González
2021-06-01 09:50:02

Pinterest
Telegram
Linkedin
WhatsApp

Havano, jun 1 (RHK) Ni pligrandigos la bildon de Kubo en Usono kaj la mondo, diris Gail Walker,  ekzekutiva direktorino IFCO-Pastroj  por  Paco, kiu ĵus ricevis la memorigan stampon de la 60a Datreveno de la Kuba Instituto  de Amikeco kun la Popoloj - ICAP.

En ĉi tiuj preskaŭ 30 jaroj de la karavanoj de Pastroj por Paco, multaj aferoj estis atingitaj, diris Walker nome de la organizo dum la ceremonio de transdono de la rekono, kiun, escepte,  ICAP donas al grupoj kaj personecoj kun elstara kaj seninterrompa  laboro favore al la kariba lando.

Videble emociita, la filino de la forpasinta Pastro Lucius Walker diris, ke la Interreligia Fondaĵo por Komunuma Organizo (IFCO) - Pastroj por Paco luktas forte. "Ni ĉiuj unuiĝas kiam temas pri ununura celo de solidareco kun Kubo."

Siaflanke, Fernando González, prezidanto de la Kuba Instituto de Amikeco al Popoloj (ICAP), reliefigis la historion de laboro, kiun defende al la Kuba Revolucio  entreprenis pli ol du mil amikecaj asocioj kaj solidaraj grupoj en 163 landoj  el diversaj kontinentoj de la mondo.

"Kiam multaj pensis, ke la Kuba Revolucio kolapsos kune kun la iama socialisma kampo, IFCO-Pastroj por  Paco elektis socian aktivismon kaj komprenis kiel malmultaj la konsekvencojn de la maljusta blokado trudita de la usona registaro," li emfazis.

Li memorigis, ke la unua karavano estis organizita en 1992 danke al Pastro Lucius kaj de tiam Pastroj por Paco montris per sia amo kaj amikeco, ke pli bona mondo eblas.

Kubo bezonas solidarajn manojn, kiuj staras kune por defendi sian suverenecon, konkludis González.

Kiel antaŭvidis Gail Walker, la pandemio COVID-19 malhelpis la karavanon en 2020 kaj ne ebligos 'ke ni vojaĝu en julio kiel ni faris multajn jarojn', sed 'ni estas deciditaj veni ĉi-jare aŭtune, ĉirkaŭ  oktobro aŭ novembro'.

fonto: PL
 



Komentarioj


Lasu komentarion
Ĉiuj kampoj bezonatas
Ne estos publikigita
captcha challenge
up