Karavano de Pastroj por Paco alvenas hodiaŭ al Kubo

Eldonita de Maritza Gutiérrez González
2021-11-15 09:55:10

Pinterest
Telegram
Linkedin
WhatsApp

Havano,  nov 15 (RHK) La 31-a eldono de la Karavano de Pastroj por Paco alvenas hodiaŭ al Kubo por konfirmi sian subtenon al la kariba lando fronte al minacoj kaj sankcioj.

Kun ampleksa itinero en ĉi tiu ĉefurbo kaj en  la najbara provinco de Matanzas (okcidente), la aktivuloj venos el Miamo kun ŝarĝo da medikamentoj kaj provizoj por subteni la batalon kontraŭ Kovim-19, laŭ aŭtoritatoj de la Kuba Instituto de Amikeco kun la Popoloj.

La karavanoj vizitos la Centron Martin Luther King, la Denunco-Memorialon kaj diversajn sciencajn centrojn en Havano.

Konforme al la anoncita programo, ili alvenos ankaŭ al la Centro Fidel Castro, institucio dediĉita al studado de la penso de la historia gvidanto de la Kuba Revolucio, kaj al la Latin-Amerika Lernejo de Medicino.

Ili renkontiĝos kun virinaj entreprenistoj kaj reprezentantoj de amasaj organizaĵoj.

Pastroj por Paco estas projekto de la Interreligia Fondaĵo por Komunuma Organizo (IFCO) kaj naskiĝis en 1988 responde al la agresema politiko de tiama usona prezidento Ronald Reagan kontraŭ latin-amerikaj landoj.

La nova eldono de la Karavano alvenos al Kubo meze de senprecedenca kampanjo de misinforma kontraŭ la Registaro de la insulo, promociita kun la sola celo generi popolan ribelon en la kariba lando.

Baldaŭ antaŭ anonci la kolekton de donacoj, ICAP diris en deklaro, ke "ĉiuj kubanoj defendos niajn stratojn kaj la Revolucion, kaj kune ni konstruos pli bonan landon".


Fonto: PL

 



Komentarioj


Lasu komentarion
Ĉiuj kampoj bezonatas
Ne estos publikigita
captcha challenge
up