Kubo kaj Argentino okazigis rondon de migraj intertraktadoj

Eldonita de Maritza Gutiérrez González
2022-11-01 10:15:49

Pinterest
Telegram
Linkedin
WhatsApp

Havano, nov 1  (RHK) La Unua Rondo de Migraj Interparoloj inter Kubo kaj Argentino okazis ĉi-lunde en Bonaero, en afabla kaj kunlabora etoso.

La Havana Ministerio pri Eksteraj Aferoj raportis en sia retejo (CubaMinrex), ke dum la interŝanĝo ambaŭ partneroj emfazis la gravecon garantii regulan, ordon kaj sekuran fluon de vojaĝantoj.

Alia el la temoj, kiuj okupis la tagordon de la renkontiĝo, estis la efektivigo de funkciaj kaj ampleksaj duflankaj kunlaboraj mekanismoj koncentritaj al la migranta kaj konsula sfero, kiuj ebligas efike alfronti fenomenojn kiel homan trafikon kaj kontraŭleĝan migran kontrabandadon.

Per Tvitero, la reprezentanto de la kuba flanko Ernesto Soberón, ĝenerala direktoro de Konsulaj Aferoj kaj Kubaj Loĝantoj Eksterlande, de la Minrex, klarigis, ke en la kunveno oni analizis la realigon de komunaj taskoj por malinstigi kontraŭleĝajn agojn asociitajn kun neregula migrado.

En la sama socia reto, la kuba ambasadoro en Argentino, Pedro Prada, indikis, ke la renkontiĝo starigos mekanismon de reciproka konfido por certigi la rajtojn de la migrantoj kaj plifortigi la ligojn inter la du landoj.


Fonto: ACN

 



Komentarioj


Lasu komentarion
Ĉiuj kampoj bezonatas
Ne estos publikigita
captcha challenge
up