Meksiko, Kolombio kaj Kubo subskribos deklaron de la agentejo pri medikamentoj

Eldonita de Maritza Gutiérrez González
2023-04-25 16:53:53

Pinterest
Telegram
Linkedin
WhatsApp

Alejandro Svarch, direktoro de la Federacia Komisiono por Protekto kontraŭ Sanitaraj Riskoj (Cofepris)

Meksikurbo, apr 25 (RHK) Meksiko, Kolombio kaj Kubo subskribos morgaŭ la Akapulko-Deklaracion, la unuan paŝon en la starigo de la Latin-Amerika kaj Kariba Agentejo pri Medikamentoj (Amlac).

En la matena gazetara konferenco gvidita de la ministro pri internaj aferoj, Adán Augusto López, anstataŭante la prezidenton Andrés Manuel López Obrador, kiu resaniĝas de Kovim-19, Alejandro Svarch, direktoro de la Federacia Komisiono por Protekto kontraŭ Sanitaraj Riskoj (Cofepris), tion anoncis.

La subskribo de la grava deklaro morgaŭ en la banferiejo Akapulko, ŝtato Guerrero, estos publika, aldonis la oficisto.

Raportante pri la agoj kontraŭ vaporigiloj, en kiu li montras, ke ili estas eĉ pli malutilaj ol tabako, Svarch taksis, ke la decido de la aŭtoritatoj de la drog-regulaj agentejoj de la tri nacioj estas grava antaŭeniĝo por la kreado de la Amlac, kiu jam havas la konsenton de 10 landoj.

Amlac, li diris, permesos la transformon de specialigitaj oficejoj pri la temo kaj kontribuos al memsufiĉo kaj farmakologia suvereneco, kaj ripetis, ke Meksiko laboras kun Kolombio kaj Kubo, kiuj havas reguligajn agentejojn alte agnoskitajn de la Monda Organizo pri Sano.

Ĉi tio permesos, certigis Svarch, havi pli da aliro al medikamentoj kaj vakcinoj kun komunaj normoj de kvalito kaj kvanto de enigaĵoj kaj ankaŭ forigas la reguligan duecon, klinikaj esploroj estas kunordigitaj kaj pliigitaj, kaj ĝi estos historia evento por sanreguligo kaj provizoj de medikamentoj por la tuta regiono

Tiel, li konkludis, plenumiĝas latinamerika revo plifirmigi la transformon de regulado en la sektoro al la memsufiĉo kaj suvereneco de tiuj organizaĵoj en afero tiel sentema kiel la homa sano.


Fonto: PL

 



Komentarioj


Lasu komentarion
Ĉiuj kampoj bezonatas
Ne estos publikigita
captcha challenge
up