Unesko detale raportas pri negativaj sekvoj de la usona blokado al Kubo

Eldonita de Maritza Gutiérrez González
2021-06-22 10:25:55

Pinterest
Telegram
Linkedin
WhatsApp

Parizo, jun 22 (RHK) La Organizo de Unuiĝintaj Nacioj por Edukado, Scienco kaj Kulturo (Unesko) detaligis la konsekvencojn de la usona blokado kontraŭ Kubo en ĝia sfero de kompetento, en raporto havebla hodiaŭ.

La plurflanka institucio kun sidejo en ĉi tiu ĉefurbo donis elementojn pri la konsekvencoj de la ekonomia, komerca kaj financa sieĝo de Vaŝingtono por la raporto preparita de la ĝenerala sekretario de UN, António Guterres, antaŭ nova voĉdono morgaŭ en la Ĝenerala Asembleo pri projekto de rezolucio ĉesigi la blokadon.

Laŭ Unesko, usona politiko efikas negative al la efektivigo sur la insulo de gravaj transformoj celantaj plibonigi sian edukan sistemon, inkluzive la modernigon de la instruplano kaj agojn por pliigi la efikecon kaj kvaliton de la instrua procezo.

Ĉi tiu ĝisdatigo implicas uzon de laboratoriaj materialoj kaj ekipaĵoj, kaj ankaŭ novajn tekstojn, kies aliron kaj presadon respektive pli multekostigas la embargo (blokado), oni substrekis en la dokumento, kiu nutras la raporton de la ĝenerala sekretario petita de la Asembleo en 2019, kiam 187 el la 193 membroŝtatoj de UN subtenis la iniciaton.

Ankaŭ en alteduko, la akiro de teknologio kaj provizoj estas limigita, dum la neeblo de senpaga akademia interŝanĝo kaj kunlaboro inter universitatoj kaj esplorinstitucioj en Kubo kaj Usono influas tion, kio estus tre profita interŝanĝo por sciencaj scioj.

En la kultura sektoro, Unesko atentigis la ĝeneralan sekretarion, ke la sieĝo influas la antaŭenigon kaj disvastigon de arta talento, kio ilustris la malfacilaĵojn de kubaj muzikistoj por utiligi la avantaĝojn de la usona merkato.
Malhelpoj por financaj transakcioj kaj aĉeto de muzikaj instrumentoj por instruado estas alia ero de la efikoj, oni klarigis.

Laŭ Unesko, ankaŭ telekomunikadoj en la plej grandaj Antiloj suferas la efikon de la blokado, precipe pro problemoj, kiam temas pri akirado de materialoj, ekipaĵoj kaj programaj licencoj.

"Malgraŭ lastatempaj progresoj en enkonduko de 4G-teknologio kaj vastiĝo de retaliro tra Kubo, interreta servo restas limigita de la embargo", li diris.

Pri la funkciado de sia Oficejo en la kariba lando, la faka organizo de UN asertis, ke la sieĝo kun sia eksterteritoria povo malfaciligas la aliron al financoj, pliigas kostojn, malhelpas la medicinan asekuron de sia dungitaro kaj malhelpas la realiĝon de projektoj.

Iuj el la kompanioj, kun kiuj Unesko havas interkonsentojn delonge, ne povas fari ofertojn al Kubo, oni aldonis.
Ekde 1992, la Ĝenerala Asembleo de Unuiĝintaj Nacioj adoptis per vasta marĝeno la rezolucion, kiu postulas ĉesigon de la blokado kaj petas la ĝeneralan sekretarion prepari raporton pri la plenumo de ĉi tiu aserto.

Pasintjare la pandemio de Kovim-19 malebligis la prezenton fare de Kubo de la dudek-naŭa projekto pri la bezono ĉesigi la unuflankan sieĝon, do morgaŭ la ĉefa interkonsiliĝa forumo de UN diskutos la iniciaton la unuan fojon post la alveno al la Blanka Domo de Joe Biden, kiu subtenis la 243 regulaĵojn de sia antaŭulo, Donald Trump, por intensigi la blokadon.


Fonto: PL


 



Komentarioj


Lasu komentarion
Ĉiuj kampoj bezonatas
Ne estos publikigita
captcha challenge
up