Alvokas Díaz-Canel unuecon de la kubanoj fronte al sieĝo de Usono

Eldonita de Maritza Gutiérrez González
2021-07-14 10:07:57

Pinterest
Telegram
Linkedin
WhatsApp

Havano, jul 14 (RHK) Prezidento Miguel Díaz-Canel alvokis unuecon inter kubanoj en tempo, kiam la nacio estas persekutata de Usono kaj alfrontas provojn de malstabiligo.

Ke al kubanoj neniam manku unueco, respekto kaj amo por la vivo, diris la prezidento dum kunveno de la portempa registara laborgrupo, kiu traktas la situacion kaŭzitan de Kovim-19.

Laŭ la ĵurnalo Granma, la ŝtatestro urĝis respekton por civitanoj kaj forlasi sentojn de malamo, vulgareco kaj maldeca konduto.

Tiaj pledoj respondas al okazaĵoj instigitaj tra  sociaj retoj de Florido, Usono, per perfortaj agoj kaj vandalismo fare de marĝenaj elementoj kaj ne malmultaj kun krimdosieroj.

Díaz-Canel diris, ke ili celas rompi la trankvilon kaj socian sekurecon, kiuj rezultas de la atingoj de la revolucia procezo.

Li esprimis, ke la kuba popolo konstruas heroajn paĝojn  en la alfronto kun la pandemio, al kiu la registaro kompromitas kun la aferoj, kiuj plej tuŝas la loĝantaron.

La ŝtatestro diris, ke ne ĉiuj rezultoj estas ĉiam haveblaj, ĉar la usona blokado malebligas havi la necesajn rimedojn.

Li denuncis la celojn de la tiel konata kuba-usona mafio, kiu alstrebas malebligi respektan rilaton inter Vaŝingtono kaj Havano kaj, male, celas sufoki la kuban loĝantaron per trudaj rimedoj.

fonto: PL
 



Komentarioj


Lasu komentarion
Ĉiuj kampoj bezonatas
Ne estos publikigita
captcha challenge
up