Alvokas ĉefministro al plia respondeco fronte al Kovim-19

Eldonita de Maritza Gutiérrez González
2022-01-07 08:56:18

Pinterest
Telegram
Linkedin
WhatsApp

Havano, jan 7 (RHK) La provizora laborgrupo por la antaŭzorgo kaj kontrolo de la nova kronaviruso, gvidata ĉi-ĵaŭde de la ĉefministro Manuel Marrero Cruz, taksis la nunan epidemiologian situacion en la lando kaj interŝanĝis kun la aŭtoritatoj de ĉiuj provincoj kaj la Speciala municipo Insulo de la Junularo.

La nombro de novaj pacientoj diagnozitaj kun Kovim-19 en Kubo dum la lastaj 14 tagoj altiĝas al 5,219. Mil 429 el ili respondis al personoj raportitaj en la plej lasta tago, kio signifas kreskon de 47,8% de kazoj, kompare kun la antaŭa tago.

Ĉi tiu kresko, kvankam kun malsamaj nombroj, estis konservita en la lastaj du semajnoj tra la nacia teritorio, diris la ministro pri Publika Sano, José Angel Portal Miranda.

Laŭ la informoj donitaj de Portal Miranda, ekde la pasinta 24-a de oktobro - la dato en kiu 1 210 novaj infektoj estis raportitaj - la nombro de 1 000 pozitivaj kazoj en unu tago ne estis superita en la lando.

En la momento, kiam ni elektis hejman akcepton, li emfazis, estas esence sekvi ĉi tiujn kazojn de la primara sanservo, kaj ankaŭ ke tiuj, kiuj estas malsanaj en siaj hejmoj, respondece plenumu la izolecan protokolon establitan ĉi-rilate.

Gravas - li emfazis - skizi la protokolojn, por ke ili estu efektivigataj kiel ili estas aprobitaj. Ĉi tio permesos al ĉiu paciento ricevi la traktadon, kiu respondas al ili surbaze de la ekzameno farita de la Sana personaro, li diris.

Ni devas esti ĉiam atentaj, eviti nenecesajn amasojn kaj plenumi la sanitarajn regulojn dezajnitaj – esprimis la ĉefministro - sed sen  adopti unuflankajn agojn en la municipoj, kiuj kondukas al la fermo de ekonomiaj kaj sociaj agadoj esencaj por la agado de la lando kaj la vivo de la loĝantaro.


Fonto: Registara Retejo

 



Komentarioj


Lasu komentarion
Ĉiuj kampoj bezonatas
Ne estos publikigita
captcha challenge
up