Alvokas Kubo plu agi respondece fronte al la Covid-19

Eldonita de Maritza Gutiérrez González
2020-05-19 09:33:13

Pinterest
Telegram
Linkedin
WhatsApp
Miguel Díaz-Canel kaj Manuel Marrero, kubaj prezidento kaj ĉefministro

Havano, maj 19 (RHK) Dum la ĉiutaga kunsido de la laborgrupo por prevento kaj kontrolo de la nova kronviruso, kiun gvidas la prezidento Miguel Díaz-Canel kaj la ĉefministro Manuel Marrero, konfirmis ke spite al la pozitiva kaj esperiga evoluo de la pandemio en la insulo, ni devas ratifi la oportunecon daŭrigi la plenumon de ĉiuj agadoj por minimumigi la riskojn.

Oni analizis la tagan evoluon de la pandemio kaj kiel noviga elemento estis informite ke el pli ol 2 mil studoj per PCR en reala tempo farita kiel parto de loĝantara studo okazanta tutlande, nur 2 kazoj estis pozitivaj ĝis nun , unu el Pinar del Rio (okcidente) kaj unu en Las Tunas (oriente).

Kiel kutime dum la renkontiĝoj, la aŭtoritatuloj de Havano devis raporti pri la epidemiologia situacio en la teritorio, kiu daŭre estas la plej granda loko kun pli da pozitivaj kazoj.

Oni daŭre laboras rigore en la eventoj de loka transmisio, kiuj restas aktivaj, kaj eĉ kiam la tendencoj de la lastaj tagoj evidentigas malmultajn kazojn, oni ne preteratentas la agadojn komencitajn



Komentarioj


Lasu komentarion
Ĉiuj kampoj bezonatas
Ne estos publikigita
captcha challenge
up