Ekas analizo pri efektivigo de infana kaj junulara politiko en Kubo

Eldonita de Maritza Gutiérrez González
2024-04-02 09:24:47

Pinterest
Telegram
Linkedin
WhatsApp

Foto: El Artemiseño

Havano, apr 2 (RHK) Membroj de la Unuiĝo de Junaj Komunistoj de Kubo (UJC) analizas hodiaŭ la progreson en la realigo de la ampleksa politiko por infanoj, adoleskantoj kaj junularo, kiel antaŭ programero de la XII-a Kongreso de la organizo.

Laŭ la programo, ankaŭ la delegitoj kaj gastoj de la forumo omaĝos kaj metos florkronon al la studenta gvidanto Julio Antonio Mella, en la Universitato de Havano.

La ampleksa politiko por infanoj, adoleskantoj kaj junuloj celas artiki ĉiujn faktorojn implikitajn en la prizorgado kaj protekto de tiuj grupoj.

Ĉi tiu programo, aprobita de la Nacia Asembleo de Popolpovo en 2023, enkondukas iliajn rajtojn kaj konceptas tiujn aĝgrupojn kiel strategiajn agantojn en la evoluo de la nacio.

Laŭ la unua sekretario de la junulara organizaĵo, Aylin Álvarez, la XII-a Kongreso de la UJC debatos la respondecon, kiun kuba junularo havas en la nuntempo kaj estonteco de la novaj generacioj, la organizo mem, la Revolucio kaj la socialismo.

La forumo, kiu oficiale komenciĝos merkredon, ĉeestos ĉirkaŭ 400 kongresanoj kaj ĉirkaŭ cent gastoj, kiuj estas spegulbildo de la kariba lando kaj esprimo de la ĉefaj transformoj, kiujn la nacio spertas.

Sub la devizo "Kreu vian Feliĉon", la XIIa Kongreso de UJC festos la 62 jarojn de la organizo, fondita de la historia gvidanto de la Kuba Revolucio, Fidel Castro.


Fonto: PL

 



Komentarioj


Lasu komentarion
Ĉiuj kampoj bezonatas
Ne estos publikigita
captcha challenge
up