Kubo sin preparas por klinika provo en la infana loĝantaro

Eldonita de Maritza Gutiérrez González
2021-03-05 10:00:51

Pinterest
Telegram
Linkedin
WhatsApp

Havano, mar 5 (RHK) La infana loĝantaro de Kubo havos la plej bonajn formulojn evoluigatajn nuntempe en la insulo de Soberana 01 kaj Soberana 02 por imunizado kontraŭ la Kovim-19, asertis la gvidantoj de tiuj vakcinaj esplorprojektoj.

Dagmar García, direktorino pri esploroj de la Instituto Finlay de Vakcinoj (IFV), asertsi ke “avanci pri klinika provo por infanoj kunportas superan reguligan rigoron”.

Pro tio ni bezonas avanci en adoltaj loĝantaroj antaŭ ol pritaksi la vakcinajn kandidatojn en infanoj, ŝi aldonis.

Ŝi klarigis la bezonon atingi vastan vakcin-etendiĝon kaj por tion atingi oni devas efektivigi klinikajn provojn en malpli ol 19-jaruloj kaj la IFV estas decidita moviĝi al infanaj grupoj en mallonga tempolimo.

Ŝi asertis ke nuntempe oni preparas la desegnon de tiu etapo, kiu  devas esti preta en aprilo por iniciati la klinikajn provojn kun la plej bonaj formuloj de niaj vakcinoj Soberana 01 kaj Soberana 02.

La studo estos farita kun infanoj inter 5-18 jaroj, unue estos la aĝuloj inter 12-18; post demonstri la sekurecon en tiuj grupoj, ni transiros al la aĝ-grupo 5-12.

La koncerna dokumentaro de tiu ĉi procezo trapasas nun revizion de la etika komitato de esploroj, ŝi informis.

Gvidantoj de la instituto klarigis ke oni ne inkluzivos etulojn inter 0-5 jaroj, ĉar iliaj imunosistemoj estas sub la influo de aliaj vakcinoj koncernaj al tiuj vivojaroj.

Nuntempe, ĉirkaŭ 6 mil infanoj infektiĝis de Kovim-19 en Kubo ekde komenco de la pandemio en marto 2020.

Kubo iĝis la pasintan 3-an de marto la unuan landon de Latinameriko, kiu avancas al klinikaj provoj fazo III kun propra vakcina kandidato, nome, Soberana 02 kontraŭ la Kovim-19, kiu estos aplikata al 44 010 volontuloj de 8 municipoj de Havano.

La lando posedas aliajn 4 proponojn, nome, Soberana 01, Soberana Plus, Mambisa kaj Abdala. La du lastaj estas kreitaj en la Centro de Genetika Inĝenierado kaj Bioteknologio, (CIGB).

Fonto: Infomed/Granma


 



Komentarioj


Lasu komentarion
Ĉiuj kampoj bezonatas
Ne estos publikigita
captcha challenge
up