Kubo elvokas la figuron de Che Guevara je 54-jaroj de lia forpaso

Eldonita de Maritza Gutiérrez González
2021-10-08 08:23:52

Pinterest
Telegram
Linkedin
WhatsApp

 Ernesto Che Guevara

Havano, okt 8 (RHC) Kubo hodiaŭ elvokas altruismon kaj reasertas la validecon de la revolucia penso de Ernesto Che Guevara, memorante la 54-an datrevenon de lia kapto kaj posta murdo en Bolivio.

La omaĝo al la Heroa Gerilano, kiel li ankaŭ estas konata ĉi tie, efektiviĝos ĉi-okaze precipe en virtualaj scenoj pro la Kovim-19, sed la memoro de lia vivo kaj laboro estros kunvenojn kaj ankaŭ antaŭenigos paroladojn en laborcentroj kaj lernejoj tra la insulo.

En la centra provinco Santa Clara, kiun Che helpis liberigi, la tradicia interŝanĝo de floroj okazos en la Maŭzoleo, kiu konservas liajn restaĵojn kaj tiujn de la falintaj kunbatalistojn  en la bolivia internaciisma heroaĵo.

La dato komencas la Agotagojn  Camilo-Che, kiu daŭros ĝis la 28a de oktobro, por memori ankaŭ komandanton Camilo Cienfuegos, malaperinta de antaŭ  69 jaroj.

La kuracisto Ernesto Guevara surteriĝis en Kubo kune kun la revolucia gvidanto Fidel Castro kaj aliaj 80 ekspedicianoj de la jakto Granma en 1956 por komenci la gerilan militon en la Sierra Maestra (oriente) kontraŭ la diktaturo de Fulgencio Batista (1952-1959).

Post la revolucia triumfo de la 1-a de januaro 1959, li estis prezidanto de la Nacia Banko, direktoro de la Industriiga Departemento de la Nacia Instituto pri Agrara Reformo, kaj ministro de Industrio.

Che estis inter la fondintoj de la Latin-Amerika Informa Agentejo Prensa Latina en tempo, kiam la kariba lando devis defendi sin de amaskomunikilaj kampanjoj kontraŭ la naskiĝanta Kuba Revolucio.

En la diplomatia areo, li funkciis kiel estro de pluraj internaciaj misioj.

Inter 1965 kaj 1967, la argentina-kuba gerilo batalis en Kongo kaj Bolivio, en ĉi-lasta lando li estis kaptita kaj murdita de la armeo, sub la ordonoj de la Centra Sekreta Servo de Usono.


Fonto: PL

 



Komentarioj


Lasu komentarion
Ĉiuj kampoj bezonatas
Ne estos publikigita
captcha challenge
up