Fidel estas la plej elstara filo de Kubo en la 20-a jarcento

Eldonita de Maritza Gutiérrez González
2019-08-13 09:10:15

Pinterest
Telegram
Linkedin
WhatsApp
Fidel Castro, historia gvidanto de la kuba Revolucio

Havano, 13 aŭg (RHK) La historia gvidanto de la kuba Revolucio, Fidel Castro, ne plu estas fizike ekde 2016, sed li vivas en la popolo kaj estas elkore memorata.

Okaze de lia 93-a naskiĝdatreveno oni elvokas lin diversmaniere pro ties multaj facetoj, interalie, kiel vizioplena, revolucia, justa, internaciista, milita strategiisto, ŝtatisto kaj elstara komunikisto.

Lia pensaro inkluzivas la plej gravajn temojn de la homa vivo, li analizis la gravecon de la historio por la popoloj, la danĝeron de la nukleaj armiloj, la bezonon produkti pliajn nutraĵojn ol armilojn, kaj emfazis, interalie, la defendon de la latinamerika integriĝo kaj  la mediprotektadon.

Kiel ŝtatisto, Fidel gvidis dum pli ol 50 jaroj la destinojn de Kubo kaj en ĉiuj sektoroj de la kuba socio,  liaj ideoj, klopodoj kaj agadoj daŭre ĉeestas kaj vivas.

Lia pensaro kaj praktika politiko fronte al la usona imperiismo konsistigas neeviteblan modelon ne nur por la kuba popolo, sed por ĉiuj latinamerikaj popoloj, kiuj rezistas la nunan ofensivon nov-koloniigan de la norda lando kiu malestimas nin.



Komentarioj


Lasu komentarion
Ĉiuj kampoj bezonatas
Ne estos publikigita
captcha challenge
up