Projekto pri energia suvereneco inaŭgurita en Kubo

Eldonita de Maritza Gutiérrez González
2024-04-27 09:20:21

Pinterest
Telegram
Linkedin
WhatsApp

Foto: Gerardo Mayet Cruz

Havano, apr 27  (RHK) La ĉefministro de Kubo, Manuel Marrero, inaŭguris projekton por plibonigi la energiprovizon en la speciala municipo Insulo  de la Junularo, kiu kontribuos al la energia suvereneco de la teritorio.

La iniciato, kiu estis apogita per donaco de la japana Registaro, permesos  aldoni 15 megavatojn da potenco al la elektra sistemo de la speciala municipo, kio sifnifos  preskaŭ 20 procentojn de ĝia elektra produktado per renovigeblaj energifontoj.

Laŭ raporto de la nacia televido, en la ceremonio, la japana ambasadoro en Havano, Hirata Kenji, esprimis sian deziron, ke la donacitaj ekipaĵoj estu maksimume ekspluataj.

La diplomato emfazis, ke per tiu ĉi projekto lia lando volas transdoni mesaĝon de solidareco kaj frateco al la kuba popolo.

Laŭ raportas loka gazeto Victoria, en la sama tempo, ili rivelis plakedon ĉe la loko situanta en la Elektra Kompanio kiel simbolo de la amikeco kiu unuigas ambaŭ naciojn.

Siaflanke ĉefministro Manuel Marrero atentigis, ke per la ĉi-vendreda inaŭguro komenciĝas nova etapo en la transformo de la energia matrico de la lando, samtempe emfazante la pozitivan efikon, kiun la projekto havos sur la loĝantaro de tiu teritorio.

Li atentigis, ke la laboroj ĉi tie efektivigitaj “ni volas etendi al la cetero de la lando, ĉar ni parolas pri dek MW de amasiĝo; "Ni vetas por renovigeblaj energioj kaj la enkonduko de pli da sunpaneloj por iom post iom iri al transformo de la energia matrico, postlasante, iom post iom, la dependecon de fosiliaj brulaĵoj serĉante puran generacion."

Dum sia turneo tra la instalaĵoj, la kuba ĉefministro interesiĝis pri la teknika asistado en ĉi tiu starta etapo, la disponebla homa kapitalo, kaj ankaŭ la pagsistemoj por laboristoj.

Alfredo López Valdés, ĝenerala direktoro de la Elektra Unio, diris, ke tio estas la rezulto de multjara laboro inter japanaj kaj kubaj inĝenieroj kaj laboristoj, kiuj kune atingis la sukcesan kompletigon de tiu kompleksa instalaĵo, kiu havas dek MW da baterioj stoka kapacito de 3,33 MWh.

Fonto: Gazeto Victoria/@MMarreroCruz

 



Komentarioj


Lasu komentarion
Ĉiuj kampoj bezonatas
Ne estos publikigita
captcha challenge
up